Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/419

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ne la statuon, sed lin mem ili malamas.

—Kial?

—Spinoza estis mem judo, sed li malfideliĝis..., oni ekskomunikis lin, ĉar li verkis filozofiaĵojn, kiuj kontraŭdiras la religiajn principojn de la judoj.

—Mi scias, ke la judoj de lia tempo malamis kaj ekskomunikis lin, sed mi ne sciis, ke la nuntempaj judoj estas tiel malsaĝaj, ke ili ankoraŭ nun sin venĝas, malpurigante la statuon de la filozofo.

La maljunulo skuis la kapon kaj diris:

—Ĉu vi estonte preteriros pli ofte tiun statuon?

—Tio dependas de cirkonstancoj.

—Nu, se jes, tiam mi konsilas al vi aĉeti bastonon, ĉar la statuo preskaŭ ĉiam portas sur si tiajn signojn de la juda malamo... hodiaŭ vi forigis ilin per mia bastono, morgaŭ vi denove povos tion fari kaj tiel plu... Bonan tagon sinjoro!

Li levis la ĉapelon kaj ekpromenis plue.

La sonorilo de la alta „Sankta Jakobo-preĝejo“ en tiu momento sonigis la kvinan horon, kaj ĉar Johano deziris trovi siajn ĉambrojn antaŭ la vespero, li same eklevis la ĉapelon kiel signo de resaluto kaj daŭrigis sian iradon laŭlonge de la domoj; sed nenie post la fenestroj li ekvidis la anoncon, ke tie estas haveblaj meble provizitaj apartamentoj.

—Ĉu sinjoro serĉas ion?—Virina voĉo flanke de Johano subite faris al li tiun demandon.

—Ĉambrojn.

—Iru tien!—La sinjorino fingre montris proksiman domon duetaĝan, post kies fenestro tamen ne staris anonco.

—Ĉu vi konas la loĝantojn?

—Mi loĝas tie.

—Des pli bone; la serĉado jam tedas min.

—Ĉu vi deziras vidi mian ĉambron?