Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/427

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

veriĝos; ne dubu pri tio, ni konas ĉi tiun domon kaj la loĝantojn, ili estas danĝeraj krimuloj, sed ĝis nun ni ne sukcesis kapti ilin ĉe la freŝa faro. Dank' al via flegma agado, ni fine senigos la urbon de paro el la plej danĝeraj skandalminacantoj, kiuj vivas kaj „laboras“ tie ĉi.

—Ĉu ili estas geedzoj?

—Ne, ilin kunligas nur ilia „laboro“.

Johano transdonis la revolveron, kaj ĉar lia afero estis finita por tiu ĉi momento, li foriris, lasante solaj la policanojn, kiuj poste per homportilo forportis la vunditon al la malsanulejo.

Kiam nia filozofo por la tria fojo trarampis la pordon, li vidis, ke la amaso de scivolemuloj fariĝis tiel granda, ke li nur kun peno povis al si liberigi vojon tra ĝi. Inter la homoj staris ankoraŭ tiu sama knabo kun la bicikleto.

—Mi vin dankas, mia amiketo, vi faris al mi grandan servon, sed mi bezonas refoje vian helpon. Montru al mi domon, kie oni luigas aŭ vendas teatrajn objektojn.

—Mi ne konas tian domon, sinjoro.

–Sed mi!—diris aliulo.–Tia domo troviĝas en la Amsterdama-Veerkade; la numeron de la domo mi ne scias, sed antaŭ la fenestro pendas kavaliraj vestoj kaj armaĵoj. La strato estas tute proksima–, kaj li fingre montris la direkton.

Johano salutis kaj iris for.