Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/428

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kvara Ĉapitro

Sinjoro Van Elshout, kiel li sin levas, sin lavas kaj matenmanĝas — Sinjoro Van Elshout deziras konatiĝi kun la "novulo" — La ĉiutaga okupado de Sinjoro Van Elshout — La nova Don Kiĥoto kaj lia servisto — Sinjorino Bus sciigas al Johano la deziron de Sinjoro Van Elshout — Reciproka konatiĝo — Du kvarpieduloj aperas sur la scenejo — La promenantaj reklamiloj kaj pri ilia sukceso.

En la pensiono de Bus, sur la dua etaĝo estis la apartamentoj de Sinjoro Van Elshout[1]. Ĉi tiu sinjoro estis skribisto ĉe la financa ministrejo, sed sur la nomkarteto, kiun li ĉiam montris, kiam la okazo sin prezentis, staris, ke li estas: "Ŝtata Oficisto ĉe la Financa Ministrejo". Tiu titolo estas tre multe signifa, tiel ke ricevintoj de tiu nomkarteto neeble povis ekscii, ĉu Van Elshout estas altranga, aŭ malaltranga oficisto, aŭ ĉu li estas tute senranga, ĉar ordinaraj skribistoj ĉe la ministrejoj, same kiel la referatistoj, komizoj, adjunkt-komizoj kaj cetere, povas uzi la titolon, kiun surhavas la nomkarteto de Van Elshout.

Van Elshout estis dudek-kvinjara pedanta dando, havanta apenaŭ sufiĉan salajron por loĝi en "meble provizitaj ĉambroj", ĉar ĉiumonate li ricevis nur okdek guldenojn, kaj tiu sumo estas tre malalta por persono kiu deziras esti konsiderata kiel eminentulo. Ĉar li vivis en malpaco kun siaj gepatroj, loĝantaj same kiel li en Hago, li forlasis la gepatran hejmon, kie li laŭ sia opinio

ne povus dece vivi kaj akcepti amikojn pro la mal-

  1. elparolu: Van Elshaŭt.