Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/429

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eminenta kvartalo, kie loĝis la patro, kiu estis bakistservisto ĉe la granda Haga koopera societo "Volharding"[1].

Van Elshout, la filo, sekve luis apartamentojn en pli bela kvartalo de la urbo kaj eĉ en la pensiono de Bus. Liaj "apartamentoj" konsistis el dormejeto kaj ĉambro elvidantaj sur la postan parton de najbara domo kaj sur malgrandan ĝardenon, en kiu kreskis kaj floris preskaŭ nenio.

Estas la sepa horo de la sekvanta tago, en kiu Johano tiel strange reguligis sian konton ĉe la bela nimfo, kaj sinjoro Van Elshout vekiĝas.

Li ĉiam vekiĝas la saman horon, ĉar lia vivado estas tre orda kaj tre regula.

Zorge li flanken ŝovas la litkovrilon tre kviete, kaj malrapide li eksidas, kaj karesinte dum unu minuto siajn blondajn lipharojn per la dikaj kaj montraj fingroj, li sin levas.

Ŝajnas, kvazaŭ li timus, ke la planko estus brulige varmega, kun tiom da singardo li ĝin tuŝas per la piedoj. Singarde li aliras al la tablo, sur kiu staras la lavakvo, kaj tuŝante la kruĉon, kvazaŭ ankaŭ tiu estus brulige varmega, li enverŝas malrapide akvon en la lavovazon kaj sin eklavas. Tio daŭras longe, ĉar kvankam li neniam estas malpura aŭ malpureta, li ĉiumatene lavas al si la bruston, la kolon, la vizaĝon, la harojn, la brakojn kaj la manojn, kvazaŭ tiuj membroj de lia kara korpo apartenus al kamentuba purigisto.

Post la lavado li kviete prenas la kombilon, kvazaŭ ĝi estus brulige varmega, kaj kombas al si la blondajn harojn. Tiam li purigas al si la dentojn kaj la longajn ungojn per ŝajne brulige varmegaj[**] dentobroso kaj tranĉileto,

kaj rigardinte kun kontenteco sian purigitan per-

  1. "Persistado".