Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/430

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sonon en la spegulo, li almetas sinsekve ŝtrumpojn el blua silko, pantalonon kaj cetere, ĝis kiam li estas preskaŭ tute vestita. Mi diras "preskaŭ" tute vestita, ĉar sinjoro Van Elshout, kiam li estas forlasonta la "apartamentojn", kutimas almeti siajn flavajn gamaŝojn, kaj ĉar li devas ankoraŭ matenmanĝi, li ankoraŭ ne surhavas la gamaŝojn, nek la gantojn.

Ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje rigardinte sin en la spegulo por ekzameni, ĉu la tolaĵo sidas bone kaj ĉu la kravato pendas precize trans la mezo de la surĉemizo, kaj ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje, montrinte al si la blankajn, ĵus purigitajn dentojn, li suprenŝovas la lipharojn kaj aliras al sia "ĉambro", kie la matenmanĝo lin atendas.

Van Elshout ne bezonas mantuŝi la segon ĉe la tablo per timantaj fingroj, ĉar la sego staras jam tie antaŭ la tablo; li povas tuj eksidi, kaj li eksidas por matenmanĝi.

Per la dikaj kaj montraj fingroj li malvolvas la blankan buŝtukon, skuadas ĝin kelkajn fojojn ĉe sia flanko kvazaŭ por forŝuti polveretojn, kaj kviete-singarde li ŝovas unu el la anguloj de la tuko tra la plej supra butontruo de la blanka veŝto; tiam disvolvante ĝin sur la brusto kaj sur la genuoj, li sin preparas enverŝi tason da teo el la tekruĉo. Ĉar la kurbtenilo de la tekruĉo ĉiam estas varmega pro tio, ke la kruĉo staras sub varmigilo, Van Elshout elpoŝigas la naztukon, kaj volvinte la manon en ĝin, li spite de tiu protektilo tre singarde kaptas la kruĉon kaj elverŝas por si la vaporantan teon; sed ĉar ĝi estas tro varmega por esti tuj trinkata, li kviete atendas momenton, ripozante per la dorso kontraŭ la seĝapogilo, kaj kun kontenteco li rigardas antaŭ sin, direktante la hele bluajn okulojn (antaŭ kiuj sidas eleganta orita nazumo kun tre maldika ĉeneto) sur la muron antaŭ si, ĉar tie pendas deko da fotografaĵoj. Du el ili prezentas belan knabinon kaj la aliaj prezentas