Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/518

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Sed Johano kiu en realo vi estas?.. Mi ĝis nun rigardis vin kiel ordinaran flegiston de malsanuloj, sed ŝajnas al mi.....

La eksflegisto sin klinis ĝis la oreloj de la resanigisto kaj flustris kelkajn al ni neaŭdeblajn vortojn, tiam li iris for, tute ne atendante, kiun efikon faris lia sciigo, kaj ni sekvis lin.