Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/519

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kvina Ĉapitro

Ĉi tiu ĉapitro enhavas la korespondadon, kiun inter si faris Kóvacs kaj Johano dum la du semajnoj, en kiuj al la resaniginto estis malpermesate akcepti vizitantojn, ĉar li devis resti sub observado de la doktoro, kiu deziris esplori, ĉu la resanigo estos daŭra, se en tiu tempo la flegato ne vidos siajn filojn.

Estim-ata sinjor-o Kóvacs!

Mi send-as al vi tag-libr-o-n kaj tri libr-et-ojn. Post la stud-ad-o de unu el la libr-et-o-j (= ŝlos-il-o-j) ebl-e la ĉeĥ-a, ebl-e la hungar-a aŭ la german-a, vi kapabl-os leg-i tio-n, kio okaz-is kun vi-a edz-in-o, ĉar la tag-libr-o-n ŝi skrib-is mem kaj en Esperant-o.

Se mi pov-os serv-i al vi, tiam sci-ig-u tio-n al mi, kaj mi est-os tuj je vi-a dispon-o.

Ne mir-u, ke mi skrib-as en Esperant-o; ali-a-j-n fremd-a-j-n lingv-o-j-n mi ja ne pov-as skrib-i, kvankam mi parol-as mal-mult-e german-e.

Respond-u, mi pet-as, german-e aŭ en Esperanto, nur tiu-j-n du lingv-o-j-n mi kapabl-as leg-i.

Kun salut-o-j, ankaŭ de vi-a-j fil-o-j, mi est-as: Vi-a sin-don-a

Johano.

Estimata sinjoro Johano!

Ricevis leteron kaj taglibron. Studadis ĉeĥan ŝlosilon kaj komprenis leteron. Estas al mi tre strange. Estas kiel viro, kiu dormis longan longan tempon kaj sonĝis