Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/523

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sana, sed ne sciis, ke tiu sonĝo estis sonĝo de dudek jaroj. Mi ekdormis Kóvacs kaj juna viro..., mi vekiĝis Holman kaj grizulo, kaj la infanoj subite estis junaj viroj... Dudek jaroj de mia vivo flugis for en unu sonĝa nokto, sed mi dankas Dion, ke tiu terura nokto pasis. Nur unu penso turmentas min nun: Ĉu mia edzino vivas? Ŝi ne venis kun vi. Mi petas: sciigu tion al mi, revenu baldaŭ kun la filoj kaj se eble kun mia Madeleno.

Vin atendas:
Kóvacs.

Kara sinjoro Kóvacs!

Oni diras, ke la stilo estas la homo. Ne kredu tamen, ke mi estas tia lakonulo, kia mia unua letero eble kredigis al vi. Ĉio dependas de cirkonstancoj kaj ankaŭ la stilo, kiun ni en multaj okazoj devas ŝanĝi en nia korespondado.

Mi sciis kaj pripensis pri tio, ke vi verŝajne ne studadis Esperanton, tial mi skribis, kiel mi devis skribi, nome ne laŭ mia propra stilo, sed tiamaniere, ke komencanta lernanto de Esperanto facile povus kompreni min. Mi vidis el via letero, ke vi plene min komprenis, kaj nun mi opinias, ke mi ĉi tiun fojon povas uzi mian ordinaran stilon, respondante vian leteron.

Mi ĝojas, ke vi sentas vin tute resaniĝinta, sed bedaŭras, ke ni devas atendi ankoraŭ plenan semajnon por persone kaj sesope gratuli vin, ĉar post tiu semajno mi venos kun viaj filoj kaj kun du amikoj por gratuli vin pro via resaniĝo. Intertempe studadu plue Esperanton, vi ĝin bezonos, ĉar pro la cirkonstancoj viaj filoj ne povas interparoli inter si, kaj eĉ neniu el ili povas paroli kun vi, ĉar ĉiuj parolas diferencan lingvon. Unu el niaj amikoj, nome Ivan, parolas ruse kaj tre malmulte germane, kaj la alia, kies nomo estas Bjelski, studadis multajn