Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/524

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lingvojn, tiel ke li ĝis nun estis nia tradukisto. Vi mem parolas ĉeĥe (neniu el ni komprenas tiun lingvon) kaj eble kelkajn germanajn vortojn, tiel ke vi povas imagi, ke nia okobla interparolado estus tia sama, kian oni aŭdis dum la konstruado de la Babela turego. Por eviti tion, ni ĉiuj studadis de post mallonga tempo unu solan internacian lingvon (Esperanto), tiun saman, kiun antaŭ pli ol dudek jaroj studadis via edzino. Pere de tiu artefarita lingvo ni do kune interbabilados sen ia peno. Tiu interparolado komenciĝos tuj post kiam ni kune venos por liberigi vin el via nuna "loĝejo", kie vi pasigis tiom da jaroj. Ni esperas, ke feliĉa tempo atendos vin, kaj mi ne dubas pri tio, ĉar viaj filoj, kiuj fariĝis veraj famaj artistoj, faros ĉion por plifeliĉigi vian estontan vivon. Pri via edzino mi skribos eble (tio dependas de cirkonstancoj) post du aŭ tri tagoj. Mi atendas leteron de "Esperanto-Delegito" el Belgrado, (mi klarigos poste, kio estas tio) kaj espereble tiu letero ĵetos lumon sur la misteron (rilate al sia subita malapero), kiun mi ĝis nun ankoraŭ ne kapablis solvi. Mi tamen konscias, ke la malkvieteco, kiun vi sentas pro si, estas granda, sed kondutu laŭ la proverbo: Kuiru viajn pizojn, kaj ĉio fariĝos bona.

Multajn salutojn de ni ĉiuj.
Via Johano.

P. S. Kiam unu el viaj filoj vin vidis, li kredis revidi mortinton, sed ĉar mortintoj ne povas reaperi el la tombo, li komprenis, ke la mortinto kaj vi devas esti du personoj, kiuj estis tre similaj unu al la alia. Eble tiu alia persono (nun jam mortinta kaj ripozanta sur la mortintejo de Brej) estis via frato. Sciigu al mi, ĉu vi havis fraton kaj kiel estis lia nomo.

Pri "Holman" mi povas sciigi al vi, ke li estas ankoraŭ vivanta holanda fama violonĉelisto, kiu ofte donis