Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/527

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sesa Ĉapitro

Kion ni vidis sur "la Digo" — Nia vojaĝo al "la Insulo" kaj nia alveno tie — La sola domo kaj kiel ĉio aspektis tie post multaj jaroj — La loĝantoj de tiu domo — Pri hundo kaj ŝvenanta virino—La reveno de la domestro — Kelkaj misteraĵoj klariĝis—Koncerto sur la Insulo, al kiu ankaŭ bestoj partoprenis, el kiuj unu tamen devis esti forigata pro nedezirita partopreno — Kiel ni pasigis la nokton sur la Insulo.

Sesope ni staris sur la verda "Digo" kaj rigardis la antaŭ ni sterniĝantan maron. Nur du ŝipetoj kun blankaj veloj sin montris sur la horizonto. Iom pli proksime ni distingis du insuletojn. La pli granda estis Borkum, apartenanta al Germanujo, la alia estis Rottumeroog, la insulo, kie mi pasigis la unuajn jarojn de mia vivo.

Neesprimebla emocio ekkaptis min, ĉar post tri aŭ kvar horoj mi metus la piedojn sur "la Havenon", kaj kelkajn momentojn[**] poste mi revidus mian domon, kiun mi antaŭ tiom da jaroj estis forlasinta kun mia fidela Jafet.

Mia emocio tiel premis mian koron, ke larmoj fluis sur miaj vangoj, kaj momenton mi devis deturni la okulojn.

Mi revidus fine mian Insulon, sed ĉu mi revidus mian patron (mi eble posedus nun du patrojn) kaj mian patrinon? (Mi eble posedus nun du). Ĉu ili (tiuj de la Insulo) vivus ankoraŭ? Ĉu ili min rekonus? Tiuj demandoj kaj multaj aliaj vole nevole plenigis mian kapon, kaj verŝajne mi estus restinta tie ankoraŭ multe pli longe sur "la Digo", nur rigardante mian Insulon, se Johano ne estus farinta finon al ĉio tio ĉi.