Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Nu, Kruse, kio nova okazis?"

"Bedaŭrinde nur tre malmulta, sinjoro kriminalkomisaro. En la mateno de mia alveno mi iris, kiel vi estis ordoninta al mi, al la polica direkcio kaj petis pri helpo. Agento iris kun mi al la poŝtejo, kaj tie estis interkonsentate, ke mi, atendante en la vestiblo, estu informata de la oficisto, kiu eldonas la poŝte restantajn leterojn, kiam letero por sinjoro Jameson aŭ sinjorino Smith estas postulata. Sed tio okazis nek hieraŭ nek antaŭhieraŭ. Hodiaŭ matene mi staris ĉe la fenestro, apud la enirpordo, kaj elrigardis, ĉar nur malmultaj personoj estis en la vestiblo kaj ĉe la giĉeto por poŝte restantaj leteroj neniu. Subite mi rimarkis, kiel iom maljuna sinjoro, elegante vestita, mansigne alvenigis komisiiton kaj donis al li papereton, kun kiu la komisiito eniris la poŝtejon. Li donis la papereton —

James Ber.....kaj ankoraŭ kelkaj sekvantaj literoj staris sur ĝi

— en la giĉeton kaj poste rericevis ĝin kune kun dika letero, sur kiu troviĝis amerikaj poŝtmarkoj. Mi sekvis la komisiiton en certa distanco, ĉar mi pensis, ke tio estas suspektinda afero. Kial la sinjoro ne mem akceptas sian leteron?"

"Tre prave."

"Ankoraŭ pli suspektinde estis, ke, kiam ni eliris, la sinjoro ne plu staris antaŭ la poŝtejo, kie li estis doninta la papereton al la komisiito. Ĉi tiu evidente ne sciis, kion fari. Sendecide li restis staranta, havante la Ieteron en la mano. Mi kaŝis min en domenirejo, el kiu mi povis observi lin. Nur post proksimume dek minutoj, kiam mi jam pripensis, ĉu mi eble iru al la komisiito kaj sub ia preteksto provu ekscii la adreson de la letero, la sinjoro eliris el cigarejo kaj, post kiam li singardeme estis ĉirkaŭrigardinta al ĉiuj flankoj, li aliris la komisiiton, akceptis sian leteron, donis al la