Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

komisiito lian monon kaj rapidpaŝe foriris en la direkto al la Rue de la Gare. Mi sekvis lin singardeme. Li iris ĝis Place Masse, saltis en aŭtomobilon, kiu staris sur la placo, kaj tuj rapidege forveturis."

"Ĉu estis aŭtomobilfiakro?"

"Ne, privata aŭtomobilo. Aŭtomobilfiakro bedaŭrinde ne estis havebla. Mi prenis alian fiakron kaj ordonis al la veturigisto, kiel eble plej rapide sekvi la aŭtomobilon. Li ja faris sian plej eblan, sed proksime de la Rouba Capeau ni perdis la aŭtomobilon el la vido. Ŝajne ĝi veturis laŭlonge de la Rue Litterale, kiu kondukas al Villefranche. Mi veturis tien kaj demandis policanon, ĉu antaŭ ne longe aŭtomobilo pasis. Li jesis tion, same kolego de li ĉe la kontraŭa ekstremo de la urbeto. Mi pluveturis al Eze. Sed tie neniu sciis ion diri al mi. Tro multe demandi mi ne volis, por ne ekestigi suspekton, se la persekutito loĝus tie. Mi reveturis, eksciis, ke vi estas ĉi tie, kaj venis ĉi tien."

"Vi faris, kion vi povis fari, Kruse; mi estas tute kontenta pri vi. Nun rigardu ĉi tiun fotografaĵon" — von Merten prenis la kunportitajn el London bildojn de Jameson el la poŝo — "kaj diru al mi, ĉu vi trovas similecon inter la portretoj kaj la sinjoro persekutita de vi."

Kruse plej detale rigardis la bildojn. "Simileco sendube ekzistas", li poste diris, "eĉ tre granda. Nur la viro, kiun mi persekutis, aspektis multe pli maljuna".

"Tion mi supozis! Priskribu lin al mi kiel eble plej precize ."

"Li estis proksimume 180 centimetrojn granda, tre larĝo-ŝultra, havis altan, larĝan frunton, nur malmulte kovritan per la posten ŝovita ĉapelo, grandan, sed mallarĝan kaj forte kurbiĝintan, tielnomatan aglonazon, rondan vizaĝon, freŝan vizaĝokoloron, grize miksitan vangobarbon, kian la angloj kutimas havi, oran na-