Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

zumon, nigran, rondan ĉapelon, pizoflavan, butonumitan surtuton, altan blankan kolumon, ruĝan kravaton, malhelegrizajn pantalonojn, kanbastonon kun ora kapo."

"Vi tre bone atentis, tion oni devas diri. Sed nun demandon treege gravan: Ĉu vi konsideras ĝin ebla, ke Jameson rimarkis, ke vi observas lin?"

"Mi ne kredas, ke tio povis esti."

"Lia rapida malapero ŝajnas al mi suspektinda. Sed ni baldaŭ vidos, kiel staras la afero. Je sia poŝtkarto al Dresden li devas atendi respondon de fraŭlino Mac Kennon ĉi tie. Ke li hodiaŭ ankoraŭ ne demandis pri ĝi, ree estas pruvo por lia tro granda singardemo. Se li nur iel fariĝis suspektema, li pli bone ne faros pliajn demandojn pri la respondo, ol ke li elmetos sin al la danĝero de malkaŝo. Se li ne havas suspekton, li morgaŭ denove igos demandi pri leteroj por sinjorino Alico Smith. Ĉi tio estas pli verŝajna. Do estos bone, se vi morgaŭ ree okupos vian postenon antaŭ la giĉeto."

"Ĉu hodiaŭ ne plu?"

"Hodiaŭ li certe ne revenos. Unue li plej verŝajne lasos pasi iom da tempo, por nur tiam denove aperi sur la scenejo, kiam li sentos sin tute sekura. Tio ne domaĝas. Antaŭ ol ni ne havos la arestordonon, kiun mi postulas per ĉi tiu skribaĵo, ni ja ne povos procedi kontraŭ li. Espereble ni sukcesos ĝis tiam povi konstati lian restadejon. Ĉar intertempe vi ne havos ion por fari, iru al la polico kaj diru tie, ke mi petas, ke oni demandu, kompreneble telegrafe, ĉu en Cannes — notu al vi la lokojn! — Mentone, Ospedaletti, Bordighera aŭ San Remo estas anoncita sinjorino Alico Smith. Tuj kiam okazos tia anoncado, ĝi estu telegrafe komunikata ĉi tien. Ĉiu telegramo estu forsendata kun respondo pagita, la sumon por tio deponu. Ĉu vi ĉion precize komprenis?"