Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Jes, sinjoro kriminalkomisaro!"

"Bone, plenumu ĉi tiun komision."

Kruse foriris, kaj von Merten finis sian raporton. Poste li ekbruligis sian pipon kaj profunde ekmeditis.

Ju pli longe ĉi tiu afero estas en liaj manoj, des pli li ekkonas, kun kia malofta ruzeco kaj singardemo lia kontraŭulo agas. Ke Jameson ĝis la lasta momento konservos ilin, precipe, se la observado de Kruse iel suspektemigis lin, estas supozeble kun certeco. Aliflanke li tute ne povas eviti anonci fraŭlinon Woodwell sub la nomo de Alico Smith. Nur se li faras ĉi tion, li poste povos ricevi la oficialan primortan ateston, kiun li nepre bezonos, por ricevi la asekuran sumon. Sed sufiĉas ankaŭ, se li faras la anoncadon nur en la lasta momento, ĉar li certe posedas la legitimajojn de Alico Smith. Kaj tamen, por plene pruvi la kulpon de Jameson, estas ankaŭ grave, ke fraŭlino Mac Kennon konstatu per la morto de tiu, kiun li volis montri kiel sinjorinon Smith, ke ĉi tiu ne estas Alico Smith, sed Katarino Woodwell. Por ĉi tiu celo Edito devas esti interrilatigata kun fraŭlino Woodwell. Sed doktoro Beads diris, ke la malsanulino vivos nur ankoraŭ tre mallongan tempon. Do, rapideco estas urĝe necesa!

Li ne dubis pri tio, ke Jameson sidas en Monte Carlo ĉe Roulette aŭ Trenteet-Quarante kaj ludas. Sed serĉi lin tie kaj poste persekuti lin, estis riska afero kaj facile povus konduki al malkaŝo. Sed Merten estis devigita eviti katastrofon tiel longe, ĝis kiam li havos la arestordonon en la mano. Ĝis tiam certe pasos ankoraŭ du ĝis tri tagoj!

Por kiel eble plej rapidigi la aferon, von Merten skribis ankoraŭ telegramon al la prokuroro kun jena enhavo: "Murdisto de nekonata kadavro en arbaro de