Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Altburg estas Franco Jameson el Chicago, nun en Riviero. Petas urĝan arestordonon al polica direkcio Nice, por mi. Nepra diskreteco ankoraŭ necesa."

Ĉi tiun telegramon li persone portis al la telegrafejo. Revenante li trovis en la salono de pensiono Durange Editon atendantan lin.

Li raportis al ŝi pri la malsukceso de Kruse kaj pri la paŝoj, al kiuj ĝi instigis lin.

"Estis antaŭvideble, ke viro ruza kiel Jameson ne senplue27 lasus sin trovi", li finis, post kiam li estis klariginta al ŝi ankaŭ la necesecon, ankoraŭ antaŭ la morto de Katarino Woodwell interrilatigi ŝin kun ĉi tiu. "Mi eĉ devas timi, konsiderante la preskaŭ tro grandan singardemon de tiu ruzega kaj nenion timanta amerikano, ke malsukcesos ankaŭ la provo veni sur lian kaj Ŝian postsignojn per la anoncado de sinjorino Alico Smith; tiam restos nur la riska rimedo serĉi lin en la ludĉambrego."2"Kial vi nomas ĉi tiun rimedon riska?"

"Ĉar nur vi sola povos esplori Iin kun certeco. Kruse same povus fari tion, post kiam li, kiel rezultas el lia personpriskribo, tre precize observis Jamesonon. Sed se Jameson estus rimarkinta la observadon, Kruse tuj estus rekonata de li, kaj per tio okazus la alarmo, kiun ni ankoraŭ devas eviti. Mi vidis nur la fotografaĵon, ne Jamesonon mem; pro tio mi kompreneble ne povas garantii, ke mi sukcesus rekoni lin sub la nuna masko. Ci tio estas eĉ tre neverŝajna. Kaj vi, rekonate de Jameson, en apenaŭ malpli granda mezuro ol Kruse vekus lian suspekton."

"Mi ja povus min dense vuali/'

"Tio ne estas permesita en la ludĉambregoj, kie societa tualeto estas postulata, kaj kaŭzus ankaŭ ĝeneralan miron."