Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ĉu estus eble, observi lin ĉe lia eniro en la ludĉambregojn?"

"Tio estus malfacila kaj danĝera, ĉar, antaŭ ol li eniras la ludejon, lia atento ankoraŭ tute estas dediĉata al la aplikotaj de li singardrimedoj, dum poste ĝi grandparte estos okupata per la ludo. Sed vi encerbigis al mi ideon! Maldekstre de la ĉefenirejo, kontraŭe al tiu en la koncert- kaj tea tr oĉa mbregojn, troviĝas giĉetejo por eldono de specialaj enirkartoj. La ejo havas fenestron kun kradaĵo, tra kiu oni povas vidi ĉiujn per-

sonojn pasantajn la grandan portalon, ne estante vidata de ili. Eble ni povos eniri la rezervitan ejon."

"Tio estus certe tre utila"

"Ni devas provi ĝin. La oficistoj de la ludejo ja ne senplue27 konsentos, sed mi esperas, ke mi sukcesos cedigi ilin. Ankaŭ restas al ni ankoraŭ ĉiam la espero pri la anoncado. Tamen mi konfesas, ke ĉi tiu espero tre malfortiĝis ĉe mi, post kiam mi vidis, kiel eksterordinare singardeme Jameson procedas."

"Sed vi mem ja diris, ke li ne povas eviti la anoncadon, ne riskante malatingi sian celon, la elpagon de la asekura sumo al si."

"Tre prave. Sed, estante en lia situacio, mi dirus al mi, ke por la kazo, ke oni en mi estus trovinta la krimulon, la anoncado estus la plej certa rimedo, por venigi la persekutantojn sur mian postsignon. Alifianke ĝi estas nepre necesa. Kion mi farus? Mi ne okazigus la anoncadon en la kuracloko mem, sed en apuda malgranda kamparkomunumo. Tiaj ekzistas sufiĉe multaj ĉi tie, kaj ili estas provizitaj per vilaoj destinitaj por akcepto al kuracotoj. Lui tian vilaon ja ne estas malmultekoste; sed unue, laŭ la diroj de doktoro Beads, tio estas necesa nur por mallonga tempo, kaj due Jameson ŝajnas esti provizita per sufiĉe da