Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ĉu vi nun rekonos ĝin?" Edito demandis, kiam ili estis preterpasintaj.

"El centoj."

"Mi apenaŭ memfidas trovi ĝin inter dek. Kion ni nun faros?"

" Vi unue povas iom manĝi", von Merten turnis sin al Kruse, ne tuj respondante la demandon de Edito, "sed ne en Brasserie moderne, prefere en iu malgranda restoracio. Poste vagadu en la proksimeco de la garaĝo, kaj kiam la supozeble en la servo de sinjoro Jameson estanta aŭtomobilo estos pretigata por la forveturo, zorgu pri tio, ke nia veturilo same estos preta, kaj veturu per ĝi al la kazino, por poste fari, kion mi diris al vi."

"Laŭ ordono, sinjoro kriminalkomisaro!"

Post kiam Kruse estis foririnta, von Merten turnis sin ree al Edito. "Pardonu", li diris, "ke unue mi sendis mian suboficiston al lia posteno; povus esti, ke Jameson pro iu kaŭzo pli frue ol post finiĝo de la ludado deziros veturi hejmen, kaj por tio mi devis fari tiun antaŭzorgon. Nun mi proponas al vi, akompani min al mia preferata loko."

"Volonte. Sajnas, ke vi bone konas Monte Carlon."

"Diversfoje mi jam estis ofice ĉi tie kaj havis, same kiel ĉi tiun fojon, sufiĉe da tempo, por ĉirkaŭrigardi en ĉi tiu loko, kies paradizan belecon la maljuna Leblanc, al kiu ĝi apartenis, ĝis kiam ĝi fariĝis akcia societo, ankoraŭ grave pliigis per siaj plantadoj. Miriga ja estas ĉe la brilo de plenluno kaj moviĝanta maro, kiel hodiaŭ, la rigardo de sur la granda teraso, sed mi preferas tamen la silentan loketon, al kiu mi nun gvidos vin."

Ili malsupreniris mallarĝan, flanke de la granda teraso sufiĉe krute malsupren kondukantan vojon, iris malgrandan distancon laŭlonge de la fervoja digo, poste