Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tra viadukto, kaj nun estis tute proksime al la marbordo, konsistanta ĉi tie el vico da malaltaj, pintaj rokrifoj. Belega vidajo prezentiĝis al ili: unu granda ondo post la alia, aspektanta malheleverda, preskaŭ nigra, kronita de ŝaŭmo, en la lunlumo arĝente brilanta, alruliĝis kaj rompiĝis kun tondrosimila bruo sur la rifoj. Duoble, trioble pli alten ol la elrektiĝinta staturo de Merten la ŝaŭmo ŝprucis al la ĉielo, simile al kaskado el brilantaj perloj, kaj en la plej proksima momento refalis en miloj da akveroj, kaj tio en ŝajne senfina sinsekvo.

Silente ambaŭ staris kelkan tempon unu apud la alia, rigardante la admirindan spektaklon. Subite von Merten sentis, kiel la graciaj fingroj de la juna amerikanino ĉirkaukaptis lian dekstran manon, kore premante ĝin. "Mi dankas vin!" ŝi simple diris.

"Pro kio?"

"Ke vi gvidis min ĉi tien!"

Poste ili antaŭeniris, trans la rifojn, kiuj komence tie, kie nur ĉe fluego la maro povis elkavigi ilin, apenaŭ futalte superstaris la teron, poste, kiam la rifoj fariĝis pli kaj pli altaj, pene pasante inter ili. Merten avertis Editon, petis pri singardo kaj provis heipi ŝin. Sed ŝi ridis pri lia laŭ sia opinio tro granda timo, ĉiam antaŭenirante al la maro, lerte kiel lacerto fleksante sin kaj serpentante; estis vera ĝojo rigardi ŝin kaj observi ŝiajn graciajn movojn. Ŝi estis depreninta sian ĉapelon, por ke la freŝa marvento blove tuŝu ŝian varmiĝintan frunton. Ŝia hararo eble fiksiĝis al elstaranta rokpinto, aŭ ĉe ŝiaj rapidaj movoj eble ĝiaj pingloj malligiĝis: kvazaŭ orbrila fluo la hararo subite ruliĝis sur ŝian dorson, trans la gracie formitan talion, ĝis sur la koksoj. Ridetante ŝi returnis sin al von Merten, kiu restis staranta kaj per artperfektiĝintaj okuloj rigardis la belan bildon, la delikate formitajn trajtojn, plene lumigitajn de la