Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tempo, tion la servo necesigas. Sed mi ne estas tia barbaro, por voli postuli de vi saman sindetenon, ni ja povas unue esplori en la garaĝo, ĉu la veturilo de Jameson ankoraŭ estas tie. Se jes, ni iros en malgrandan, sed bonan hotelon en Condamine, en kiun Jameson certe ne iros, kaj tie vespermanĝos. Ĉu vi konsentas?"

"Se tie oni ricevos bonan ĉampanvinon!"

"Eĉ bonegan!"

"Bona Dio, mia hararo! Pri ĝi mi tute ne plu pensis. En tia stato mi ja vere ne povas vidatigi min!"

"Kial ne? Nur tiamaniere la tuta admirinda beleco de via hararo estus ekkonebla. Sed vi estas prava, tio mirigus. Ni

estas ĉi tie proksime al la kazino. Mi akompanos vin al proksima frizejo, kiu estas malfermita ĝis ĉirkaŭ noktmezo, kaj dum vi frizigos vin, mi iros al la garaĝo. Poste mi venos, por iri kun vi al la hotelo."

"Mi konsentas!" —

En la garaĝo la aŭtomobilo ankoraŭ staris sur sia loko.

"Restas tiel, kiel mi diris al vi, Kruse!" von Merten flustris, preterirante sian tie observantan suboficiston.

"Laŭ ordono, sinjoro kriminalkomisaro!"

Kiam von Merten poste revenis al la frizejo, la frizista laboro kompreneble ankoraŭ ne estis finita, kaj li devis atendi preskaŭ duonan horon. Fine Edito aperis, senkulpigante sin per tio, ke la frizisto estis dirinta, ke li unue devas ellavi la marakvon el la hararo kaj poste resekigi ĉi tiun. ŝi prenis lian brakon por esti kondukata en la hotelon Beau Rivage. Kiel ĉie en Monaco, kompreneble ankaŭ ĉi tie la societo estis tre miksita. Ĉi tio donis al Edito sufiĉe da okazoj por rimarkigoj, kiuj malkaŝis tian gajan humoron, kian li alitempe neniam estis ekkoninta ĉe ŝi. Li ne povis preterlasi demandi ŝin pri la kaŭzo de ĉi tiu serena humoro.