Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed hodiaŭ ĉi tiu rezigno tamen estis al li pli malfacila ol antaŭe. Tion eble kaŭzis la aminda, serena karaktero de Edito, kiun ŝi pli frue neniam montris eĉ nur en proksimume sama maniero. Certe, ŝi ĉiam estis interrilatinta kun li en tia maniero, kiun sinjorino de la bonsocieto kutimas praktiki al sinjoro el lia klaso, eĉ se ŝi ne konsideras ĉi tiun klason egalstaranta al ŝi. Sed en ŝia konduto ĉiam estis io malvarmeta, trankvila, ia plena certeco. Eble tute senkonscie, eble eĉ intence ŝi jam de komenco estis stariginta baron inter si kaj li, kiun trarompi li neniam estis ekpensinta. Hodiaŭ ŝi estis faliginta ĉi tiun baron. Tutplene! Hodiaŭ ŝi la unuan fojon estis doninta sin kontraŭ li sen rezervo, tute libere kaj senceremonie, kiel ŝi estis.

Kial? Ĉu estis la bezono iom flirti? Ĉu ŝi kontentigis sin per li, ĉar la surprenita de ŝi tasko malebligis al ŝi meti iun alian en lian lokon? Li ne estis sufiĉe vanta, por senti sin iel ofendita per ĉi tiu penso. Ne, estis nur nature, se ŝi, kiu laŭ sia propra konfeso ĝis nun neniam plene estis dediĉinta sin al serioza tasko, nun, kiam ĉi tio okazis la unuan fojon, ŝerĉis paŭzon, li preskaŭ dezirus diri: oazon en la dezerto. La laŭdon, kiun li elparolis al ŝi en London, ŝi estis akceptinta kun sincera ĝojo, sed tio ne esceptis, ke ŝi en tempo, kiu altrudis al ŝi necesan halton en ŝia agado, sentis emon al distrado. Kio estis pli natura, ol ke ŝi cedis al ĝi?

Tamen ne harmoniis kun tio la strange serioza rigardo, kiun ŝi estis fiksinta sur lin. Se ne estus estinta Edito, sed fraŭlino de meza rango, aŭ se li anstataŭ modesta oficisto ankoraŭ estus la gaja rajdista oficiro de pli frue en la brila uniformo, tiukaze ja alia kaŭzo por la subita ŝanĝo de ŝia konduto estus pensebla. Sed en la nuna situacio — ho, estis ja malsaĝaĵo, supozi