Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉe ŝi pli seriozan sentadon, kaj li vere havis ion pli bonan por fari, ol malŝpari la tempon per tiaj revaĵoj. Tamen la tuta severa memdisciplino, al kiu li devis kutimigi sin, estis necesa, por tute deturni liajn pensojn de la loganta bildo de Edito, kaj returni ilin al lia agado. Sed li sukcesis, kvankam nur por mallonga tempo, ĉar baldaŭ poste la naturo postulis sian rajton, kaj lia trankvila, profunda spirado montris, ke li estis profunde ekdorminta.—

Kaj Edito?

Ankaŭ ŝi hodiaŭ ne ekdormis tiel rapide kiel kutime.

Ankaŭ ŝian spiriton la sceno sur la rifoj ankoraŭfoje preterpasis. Sed feliĉa rideto, kiu donis al ŝiaj trajtoj preskaŭ ion infanan, ludis ĉe tio ĉirkaŭ ŝiaj lipoj. Ĉu ĝi devenis de la penso, ke ŝi nun fine sukcesis rompi la sinretenemon, kiun von Merten evidente ĝis nun sindevige estis montrinta kontraŭ ŝi, kvankam nur por mallonga tempo? Apenaŭ. La karakteron de koketulino Edito eĉ ne iomete havis. Certe, kelkafoje estis plezuro por ŝi akcepti ovaciojn de tiu aŭ alia sinjoro; eble eĉ okazis, ke ŝi celis, por mallonga tempo ekestigi tiajn ovaciojn, sed nur tiam, kiam ŝi estis konvinkita, ke de ambaŭ flankoj ne estis intencita io plia ol ludeto, okupo por liberaj horoj.

Tie, kie vere serioza aspiro estis renkontinta ŝin, ankaŭ ŝi devis suferi pro la malbeno, kiu trafas kelkiun riĉan fraŭlinon: ŝi opiniis esti konvinkita pri tio, ke tiuj ovacioj ne okazis pro ŝia persono, sed nur pro ŝia posedaĵo. Tio estis farinta ŝin kolerema, maljusta. Ŝi estis veninta al tio, ke ŝi taksis la altiran forton, kiu eliris de ŝia persono, pli malgranda, ol ĝi en vero estis. En ĉiu serioza aspiranto ŝi estis vidinta nur spekulanton al sia riĉeco.

Kun tiu delikata sento, kiu al la virinoj ofte pli klare montras la ĝuston ol cerbumanta intelekto, ŝi de ko-