Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

menco estis ekkoninta, ke ĉe Merten ne estas paroleble pri tio, kontraŭe, ke li ĝuste pro ŝia riĉeco siaflanke estis stariginta inter si kaj ŝi same fortikan baron, kiel ŝi mem kutimis fari tion ĉie, kie serioza aspirado estis prezentita al ŝi.

Vere ofendita ŝi ne estis sentinta sin per la sinretenemo de Merten, sed ŝi estis koleretanta. Plej multe tiam dum la fervoja veturo. Per sia afableco al la oficiroj ŝi volis, eble duone senkonscie, en von Merten veki senton de jaluzo, kaj en tio ŝi plene malsukcesis. Eĉ ne la plej malgrandan efikon ŝia provo faris al Merten — aŭ eble tamen? Ĉu li nur perforte retenis la sentojn de sia interno, por ne lasi al ŝi, kies ludon li divenis, la triumfon?

Por momento la rideto malaperis de ŝiaj lipoj, sed baldaŭ ĝi revenis. Jes, tiel verŝajne estis! Ĉe li ŝi povis supozi la karakteran forton, kiu estas necesa por tio. Des pli, ke — malgraŭ tio — en la momento, kiam li ĉirkaŭprenis kaj reportis ŝin de sur la rifoj, en Iiaj okuloj montriĝis ekbrilo, kiu malkaŝis al ŝi pli, ol li volis ekkonigi. Jes, li estas vera viro! Ĉi tiu penso transkondukis ŝin en la regnon de la sonĝoj, en kiuj lia figuro ankoraŭ ofte aperis al ŝi.


Oka ĉapitro

La venontan matenon von Merten apenaŭ estis rapide fininta sian tualeton, kiam la kelnero jam frapis sur lian pordon kaj anoncis al li, ke sinjoro deziras paroli kun li. Merten ordonis venigi la sinjoron en Iian ĉambron, kaj baldaŭ poste Kruse aperis.

"Mi petas pardonon, sinjoro kriminalkomisaro" Kruse komencis paroli, "ke mi jam tiel frue ĝenas vin,