Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed mi opiniis, ke estas necese, kiel eble plej baldaŭ raporti al vi kaj akcepti novajn disponojn."

"Jam bone, Kruse. Antaŭ ĉio la servo, tion vi scias. Do, kio okazis?"

"Hieraŭ vespere, tuj kiam la ludejoj estis fermitaj, kun la aliaj personoj ankaŭ sinjoro Jameson eliris, jetis sin en sian aŭtomobilon kaj forveturis. Mi sukcesis starigi mian veturilon ja ne senpere post lia, tamen tiel, ke nur unu alia estis inter ambaŭ. Tuj kiam Jameson estis veturinta ĝis la fino de la strato, mi sekvis lin kaj ĉiam restis en certa distanco post li. Li veturis sur la vojo al Mentone. Tie en la loko lia aŭtomobilo malaperis el mia vido. Mi ja estus povinta reatingi ĝin, ĉar en la silenta nokto la bruo de la veturilo klare sonis al mi. Jameson ŝajne pluveturis laŭlonge de Rue de la Corniche. Sed mi preferis ne persekuti lin trans Mentone, por ne kaŭzi suspekton. Mi veturis al la hotelo ĉe la marbordo kaj alportigis al mi botelon da vino. Post kiam mi estis trinkinta de ĝi unu glason, mi relasis la aŭtomobilon tie kaj piede pluiris en la direkto al la landlimo. Ankoraŭ ĉiam mi aŭdis, kvankam nur malforte kaj malklare, la bruon de la aŭtomobilo de Jameson. Vidi mi ne povis ĝin, kvankam la nokto estis tre hela; arboj kaj arbustoj kaj ankaŭ vojkurbiĝoj malhelpis la vidadon. Mi ĉirkaŭrigardis kaj rimarkis je mia maldekstra flanko supren kondukantan vojeton. Mi volis supreniri ĝin, por akiri pli bonan superrigardon, sed mi preferis unue kuŝigi min teren kaj aŭskulti per la orelo sur la tero. Tiamaniere mi klare aŭdis la rulmoviĝon de la aŭtomobilo kaj la bruon de ĝia motoro, sed ŝajnis, ke la veturilo ne malproksimiĝis, sed pliproksimiĝis. Mi ankoraŭfoje streĉe aŭskultis — jen — la bruo fariĝis pli kaj pli klare aŭdebla. Ĉu estis la aŭtomobilo perse-