Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kutita de mi, aŭ estis iu alia? En la unua okazo: Ĉu ĝi reveturas sen pasaĝero, aŭ ĉu sinjoro Jameson ankoraŭ sidas en ĝi? Tio ŝajnis al mi grava."

"Tre prave, Kruse!"

"Ne malproksime de la vojo staris malnova murajo, surkreskita de arbustaĵo. Verŝajne ĝi estis la ruino de elbrulita domo, kiajn oni ĉi tie vidas frapante multajn. Ŝajnas, ke tre ofte brulas ĉi tie."

"La amaso de tiaj ruinoj estas kaŭzita de tio. Kvankam nun starante sub franca estreco, la loĝantaro de Nice kaj Savojo konservis la italan popolkarakteron. Ĝi havas la superstiĉon, ke tie, kie unufoje brulis, estas malfeliĉejo, sur kiu oni ne denove konstruu domon."

"Ho, tion mi ne sciis. Do mi rampis en la arbustaĵon kaj spione observis la vojon. La aŭtomobilo efektive preterrapidegis; estis ĝuste la sama, kiun mi antaŭe sekvis, kaj Jameson ankoraŭ sidis en ĝi."

"Ha, tio estas interesa!"

"Ĝi reveturis al Mentone. Car estis maleble al mi sekvi ĝin tiel rapide, mi preferis, de la loko, kie mi estis, suprengrimpi la monton, ĝis kiam mi atingis la rokmuron, kiu, tavoligita el rokeroj kaj rokŝtonoj, servas por apogi terason surplantitan per oranĝarboj. Ne estis tre malfacile, surgrimpi la muron, kaj de sur la teraso mi povis superrigardi la plej grandan parton de Mentone, nur ne la kondukantajn al la interno stratojn, kiuj supreniĝas sur la deklivoj de la montoj. Sur unu el ĉi tiuj stratoj la aŭtomobilo certe estis suprenveturinta; el tiu direkto mi klare aŭdis la bruon de la motoro. Mi pripensis, kion mi faru. Plej volonte mi estus sekvinta la aŭtomobilon, sed kiel mi esploru, kien ĝi estis veturinta? La stratoj en la pli alta urboparto estis, kiom mi povis vidi, senhomaj; tre verŝajne mi ne estus renkontinta iun, kiun mi estus