Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povinta demandi, ĉu li vidis preterveturintan aŭtomobilon. Eble ankaŭ estus miriginte, se en hotelo Eden mi tro longe estus iginta atendi min. La noktmeza horo batis, kaj ankaŭ sur la Granda Promenado la vivo pli kaj pli foriĝis. Pro tio mi rapide iris al hotelo Eden, trinkis glason da vino kaj poste reveturis sur la Rue de la Corniche, ĝis kiam mi estis pasinta kelkajn kurbiĝojn de ĝi kaj ne plu povis vidi kaj aŭdi ion de Mentone. Tie mi igis haltigi mian veturilon, forlasis ĝin, pagis al la aŭtomobilisto kaj resendis lin al Nice."

"Kaj vi iris al Mentone, ĉu ne?"

"Ne tute ĝis Mentone. Mallonge antaŭ la loko, ĉe la lasta kurbiĝo de la vojo, antaŭ ol la malgranda rondvalo, en kiu Mentone kuŝas, malfermiĝas, mi forlasis la ŝoseon kaj supreniris mallarĝan vojeton, kiu kondukas tra la oranĝoĝardenaĵoj, ĝis kiam mi venis al loko, de kiu mi povis superrigardi la tutan regionon de Mentone, ankaŭ la supran parton de la loko. Mi volis certigi min pri tio, ĉu la aŭtomobilo eble revenus."

"Ĉu ĝi eble jam antaŭe, kiam vi estis en la hotelo, povis esti reveturinta?"

"Ne. Mi estis sidiginta min antaŭ la hotelo, sur la teraso. Se dume aŭtomobilo estus veturinta tra Mentone, mi devus esti aŭdinta ĝin."

"Kiom longe vi restis sur via observa posteno?"

"Dum la tuta nokto. Estis ja iom malvarme, sed mia aŭtomobilista mantelo bone servis al mi. Mi ankaŭ estis kunpreninta mian mallongan pipon kaj tabakon, kaj la fumado bone restigis min maldorma."

"Ĉu la aŭtomobilo revenis?"

"Ne!"

"Ĉu ĝi eble, dum vi veturis de la hotelo al Monte Carlo, elveturis ĉe la alia flanko de la loko, en la direkto al Ventimiglia?"