Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ankaŭ tio ne estis ebla. Dum mi veturis laŭlonge de la Granda Promenado, mi devus esti vidinta ĝin, kaj poste, ĝis la loko, kie mi forlasis mian veturilon, mi staris rekte en ĝi kaj plej streĉe aŭskultis, same dum mia supreniro mi streĉis miajn orelojn, ne aŭdante alian bruon krom la ondofrapado. Ne, la aŭtomobilo tie restis en iu Ioko, tio estas certa, pri tio vi povas fidi, sinjoro kriminalkomisaro!"

" Vi bone plenumis vian taskon, Kruse, kaj mi ne preterlasos akcenti tion en mia raporto al la ĉefpolicejo. Nun vi bezonas iom da ripozo, ĉu ne?"

"Ho ne, tio tute ne estas necesa. Dum la reveturo hodiaŭ matene, antaŭ kiu mi, por ne kaŭzi ne necesan miron, estis demetinta kaj envolvinta mian aŭtomobilistan mantelon, mi profunde dormis unu horon. Mi estis sola en la kupeo. Post mia alveno mi tuj venis ĉi tien. Mi nun bone povas ree komenci mian observadon en la poŝtejo."

"Bone, faru tion. Sed, se vi fariĝos tro laca, sendu komisiiton al la policejo kaj igu anstataŭi vin per la agento Dumesnil, disponigita al mi."

Kruse tuj iris al sia posteno. Merten iom matenmanĝis kaj poste skribis leteron al Edito. En ĝi li informis ŝin, ke li, sekve de la sciigoj ricevitaj de Kruse, devas veturi al Mentone kaj ke ankoraŭ ne estas certe, kiam li revenos. Estus plej bone, se ŝi ĝis la veturo al Monte Carlo, kie li estas renkontonta ŝin, ne forlasus la pensionon, ĉar eble, kvankam ne verŝajne, Jameson revenus al Nice por akcepti leterojn en la poŝtejo kaj ĉe tio ne devus iamaniere vidi ŝin. Poste li veturis per la plej proksima vagonaro al Mentone.

De la stacidomo li supreniris al la pli alta urboparto kaj senelekte laŭiris unu el la vojoj kondukantaj en la internon de la lando. Apud la strato staris unuopaj