Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vilaoj. Tie kaj tie elpendis afiŝo anoncanta, ke ĉambroj estas ludoneblaj. Merten preteriris ilin; nur kiam li estis forlasinta la urban teritorion, li eniris en unu el tiaj vilaoj kaj demandis pri la lueblaj ĉambroj.

"Mi tuj venigos la sinjorinon; bonvolu intertempe sidigi vin", diris al li la ĉambristino, malfermante la pordon al la salono.

La sinjorino baldaŭ aperis. Ŝi estis proksimume kvardekjara, belstatura brunulino de vera itala tipo kaj kun iometo da haroj sur la supra lipo. Kun granda parolfluo ŝi laŭde rekomendis sian vilaon kaj ĝian belan ĝardenon. Ankaŭ la prezo de 50 frankoj semajne por granda balkonĉambro aŭ de 35 frankoj por malgranda ĉambro certe estas tre modera, ŝi diris.

Rilate la prezon von Merten ja havis alian opinion, sed li gardis sin elparoli tion. Li nur esprimis dubojn, ĉu kuracista helpo sufiĉe rapide povus esti venigata el Mentone.

"Ho sinjoro, ni havas du kuracistojn ĉi tie en la loko, doktorojn Brissar kaj Changarde!"

"Ĉu ĉi tiuj sinjoroj loĝas malproksime de ĉi tie?"

"Doktoro Brissar loĝas tre proksime, maldekstre de la stratangulo, en la unua domo, kaj doktoro Changarde loĝas en ĉi tiu sama strato, dek minutojn pli supre, en la domo, antaŭ kiu staras la busto de Garibaldi. Ambaŭ estas tre spertaj kuracistoj; en ĉi tiu rilato vi povas esti tute trankvila. Doktoro Changarde estas ankaŭ distrikta kuracisto. Ambaŭ sinjoroj venas dumtage kaj dumnokte, kiam ajn ili estas bezonataj!"

"Mi volas ankoraŭ iom ĉirkaŭrigardi; mi pensas, ke mi luos la du ĉambrojn, la grandan por mia pulmomalsana kuzino, la malgrandan por mi."

"Sinjoro ne trovos pli bonan loĝejon ol ĉe mi, vi certe konvinkos vin pri tio. Kaj la demandado pri