Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Longa, nigra redingoto, kiel preskaŭ ĉiuj ĉi tie, en la butontruo blanka krisantemo, en cetero precize tiel, kiel Kruse priskribis lin. La grize miksita vangobarbo donas al li indan, iom maljunulan aspekton. Ĉar vi vidis nur lian fotografaĵon, vi verŝajne nur malfacile ektrovos Iin."

"Nu, ni provu", li rediris kaj eniris la ludĉambregon.

La sezono ankoraŭ plene funkciadis. Ne malpli ol ok ruletotabloj estis starigitaj, kaj ĉe ĉiu el ili ne nur ĉiuj seĝoj estis okupitaj, sed post ili staris ankaŭ vico da ludantoj. Merten paŝis de tablo al tablo, unue ne trovante la serĉiton. Fine li ekvidis Iin en la dua ĉambrego. Jameson staris tute proksime apud la inspektoro, kiu kontrolas la ludadon. La inspektoro sidis, same kiel la Iudestro, kiu turnas la ruleton, sur altigita seĝo tiel, ke li oportune povas superrigardi la tutan tablon. Jameson fervore poentis. Dum la intertempo, post kiam la ludestro estis enspezinta la malgajnaĵojn kaj elpaginta la gajnaĵojn, li fervore faris notojn sur la malgranda presita tabuleto, kiun la ĉambregservistoj laŭ deziro transdonas al ĉiu ludanto. Poste, kiam la "Faru vian ludon, sinjoroj!" de la ludestro estis forsoninta, li jen tien jen tien ĵetis kelkajn ormonerojn aŭ monbileton. Evidente li ludis laŭ precize elkalkulita sistemo, kaj ĉi tiu ŝajnis esti bona, ĉar dum la duona horo, kiun von Merten opiniis devi dediĉi al la observado, la amaseto da ormoneroj, kiun Jameson havis kuŝanta ĉe sia maldekstra flanko, inter la lokoj de du aliaj Iudantoj, sufiĉe pligrandiĝis.

Merten engravuris al si la trajtojn de Jameson tiel firme, ke li povis esti certa, per sia ekzercita okulo tuj povi reekkoni ilin sub ĉia aliigo, kiun Jameson eble ankoraŭ farus al ili. Sed por legitimi sian ĉeeston en la okuloj de la oficistoj, kiuj gardas pri tio, ke