Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/139

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

homoj, kiuj nur volas rigardi, ne forprenu lokon al la ludantoj, von Merten ankaŭ devis fari kelkajn enmetojn. Li ĵetis kvinfrankan moneron sur "ruĝon" kaj malgajnis, poste unu sur "nigron", kiu havis la saman sorton, poste sur la "unuan dekduon", ampleksantan la nombrojn de 1 ĝis 12. Ĉi tiun fojon li gajnis. Numero 7 aperis. La ludestro ĵetis dekfrankan moneron apud lian enmetaĵon. Li restigis la dek kvin frankojn; numero 11 venis, kaj tridek frankoj kuniĝis kun liaj dek kvin. Ankoraŭfoje li restigis la enmetaĵon, kaj numero 4 denove alportis al li gajnon, ĉitiufoje naŭdek frankojn. Li nun enspezis la sumon, krom unu dudekfranka ormonero, kaj ree la "unua dekduo" alportis al li gajnon de kvardek frankoj. Se li estus restiginta sian tutan enmetaĵon, li estus ricevinta 270 frankojn. Por momento li koleretis, ke li ne faris tion, kaj ĉi tiu kolereto montris al li, ke li estas en danĝero, interesiĝi pri la deloganta ludo tiel, ke li, kvankam nur por mallonga tempo, forgesis la celon de sia ĉeesto. Li prenis siajn sesdek frankojn kaj rapide eliris. Ekstere li faris mansignon al fraŭlino Mac Kennon, ke ŝi sekvu lin, kaj kiam ĉe la pordo ŝi estis kuniginta sin kun li, li iris kun ŝi al la stacidomo.

"Ne estas necese, ke vi ankoraŭ pli longe enuu en tiu kaĝo", li komencis la interparolon, "la celo estas atingita, mi nun konas sinjoron Jameson."

"Ho, mi eĉ ne iomete enuis! Unue estis tre interese, observi la aron de la enirantaj ludantoj, kiuj, sinjoroj kaj sinjorinoj, jam kvaronan horon antaŭ la malfermo de la portalo en grandaj amasoj staris antaŭ ĝi, por certe atingi lokon ĉe la ludotabloj, kaj due — ho, vi ne povas imagi, kiel tiuj ĝentilaj francoj, la du inspektoroj post la giĉeto, amindumis min!"