Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/144

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kun sinjorino Smith estos pridubata des malpli, se post ŝia morto ankaŭ la vestaro de sinjorino Smith estos resendata de ĉi tie. Sed nun estas necese forigi la flegistinon. Si estas pagata de Jameson; estas tre verŝajne, ke li komisiis ŝin, zorgi pri tio, ke neniu proksimiĝu al la pacientino. Li ja povis tre facile motivi tion, dirante, ke la malsanulino devas esti gardata kontraŭ ĉia ekscito."

"Kiel vi volas fari tion?"

"Mi esperas, ke mi sukcesos. Restu, mi petas, ĉi tie, kaj kiam vi vidos, ke la flegistino foriras, rapide uzu la okazon por la provo komenci interparolon kun fraŭlino Woodwell. Ĝis tiam estas plej bone, ke vi kaŝu vin ĉi tie."

Senbrue paŝante li rapidis reen al la domo. Tie li petis sinjorinon Delaroque diri al la flegistino en la ĝardeno de la vilao Deux Colombes, ke sinjoro deziras paroli kun ŝi kelkajn minutojn pro surprenota flegado. "Mi atendos ĉe la dompordo de la vilao Deux Colombes", li aldonis. "Certe vi interrilatas kun viaj najbaroj, ĉu ne?"

" Kompreneble", ŝi rediris, volonte preta plenumi lian deziron. "Sed vi ja povos interparoli kun ŝi el la ĝardeno trans la plektbarilon. ŝi estas kun sia pacientino — la kompatindulino, ŝi verŝajne vivos ankoraŭ nur malmultajn tagojn!

— ĉiam en la posta parto de l'ĝardeno, kie la aero plej malmulte estas plenigita de polvo."

"Tie en la proksimeco estas mia kuzino, kiu estas tre nervincitema. En ŝia ĉeesto mi tute ne povus priskribi al la flegistino ŝian staton tiel precize, kiel estas necese, por scii, ĉu la flegistino povos kaj volos preni sur sin la flegadon al mia kuzino."