Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Tio estus, kiel vi vidos, ne necesa elspezo, ĉar ni bezonos la ĉambrojn nur por kelkaj tagoj. Due nia mastrino dum ĉi tiuj tagoj estos pli kompleza, por instigi nin al pli longa restado, ol se ni estus kontraktintaj unumonatan restadon."

"Tio estas ĝusta, mi tute ne pensis pri tio. Sed vidu, tie briletas io blanka tra la arbustoj!"

"Singardon! Silentu!" li kaŝe diris al ŝi. Ili ŝteliris pli proksimen al la plektbarilo, disiganta la ĝardenojn, kaj rigardis, proksimege starante unu apud la alia post la dika trunko de maljuna platano, en la najbaran ĝardenon.

En hamako, pendigita inter du kaŝtanarboj, ripozis juna sinjorino en heleblua vesto. Sia riĉa blonda hararo estis arte frizita, ŝia vizaĝo estis pala, sur ŝiaj vangoj ardis du akre limigataj, malheleruĝaj makuloj, ŝiaj bluaj okuloj havis strangan febran brilon, kaj ŝia preskaŭ ĝis skeleto malgrasiĝinta korpo de tempo al tempo estis ekskuata de malsaneca tuso. Kiam ĉi tio okazis, levis sin flegistino, kiu sidis sur seĝo apud la hamako kaj legis en libro, ŝovis sian brakon sub la kapon

kaj nukon de la suferantino, viŝis la ŝviton de ŝiaj frunto kaj vizaĝo kaj poste, kiam la malsanatako estis pasinta, ree

okupis sian lokon.

"Kiel ŝi similas al Alico!" Edito flustris al Merten. "Ĝuste tiel Alico devus aspekti, se ŝi estus trafita de tia malsano."

Li silente jesis per la kapo.

"Kaj ankaŭ tiu matenrobo devenas de Alico, mi konas ĝin precize, ŝi ofte surhavis ĝin."

"Jameson antaŭzorgis por la kvankam tre malverŝajna, tamen ne tute malebla okazo, ke iu konato de la murditino ekvidus fraŭlinon Woodwell. Eble ankoraŭ pli li pripensis, ke la identeco de ĉi tiu malsanulino