Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/161

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kriminal-komisaro, mi ĵus sendis unu el la homoj, kiuj kolektiĝis ĉi tie, al la kuracisto; espereble li tuj venos."

"La malgranda vundo sur la kapo ne estas grava," von Merten diris, palpante ĝin malgraŭ la protesto de Edito. "Se nur la brako ree fariĝos uzebla!"

Ankaŭ en ĉi tiu rilato la baldaŭ alveninta kuracisto trankviligis lin. "La brako nur elartikiĝis", li diris, post kiam li estis detale esplorinta ĝin kaj bandaĝinta la kapvundon. "Ni reenartikigos ĝin, poste unu semajnon da ripozo, kaj ĉio estos en ordo!" —

Ĉi tiun semajnon da ripozo von Merten devis elteni. Ĝi pasis por li nur tro rapide, ĉar Edito flegis Iin malgraŭ Iiaj certigoj, ke ŝi faras al si ne necesajn zorgojn, en la plej oferema maniero. Nur kelkafoje ŝi forlasis lin, por viziti fraŭlinon WoodwelI, al kiu oni estis sugestinta, ke sinjoro Burke devis forvojaĝi kaj ke la terura sceno, kiun ŝi travivis kun li, estis nur malbona sonĝo. Ŝi estis kontenta, ke ŝi povos resti tie, kie ŝi esperis trovi resaniĝon. Sed ne plu longe ŝi vivis; iutage sufoka atako finis ŝian junan vivon. —

De Kruse alvenis telegramo, ke la sinjoro, kiu en Wien vidigis sin sub la nomo de Jameson, havas nur iometan similecon kun ĉi tiu. Merten instigis la Wienan policon, ke ĝi esploru lin. Ĉe tio evidentiĝis, ke Jameson ne informis lin pri siaj malbonaj planoj kaj ke la anstataŭinto estis kredinta, fari al Jameson nur sendanĝeran komplezon. Pro tio ne ekzistis kaŭzo malhelpi lian revojaĝon al Chicago. —

Kiam von Merten ree povis fari promenon, li iris kun Edito, nun Iia fianĉino, laŭ ŝia deziro al la loko ĉe la marbordo de Monte Carlo, kie ili staris en tiu lunbrila vespero.

"Vi demandis min tiam", ŝi flustris, karese premante sin al sia fianĉo, "kial mi estis tiel gaja, kaj mi res-