Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/160

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

poste li saltis sur ĝin, kaj per ambaŭ manoj li ĉirkaŭprenis la kolon de sia kontraŭulo, kiu vane provis sin liberigi de la fortega kapto.

Ne direktate la aŭtomobilo rapidegis antaŭen! Pli kaj pli furioza la veturo fariĝis, kaj ne unu el la du obstinegaj kontraŭuloj atentis la mortodanĝeron minacantan ilin. Jameson, kies okuloj sub la premo de la fingroj de von Merten preskaŭ elkaviĝis, sukcesis eltiri la revolveron, kiun li dum

la forkuro aŭtomate estis remetinta en la poŝon. Sed antaŭ ol li povis ekfunkciigi la armilon, eksonis surdiga krakado, kaj en la plej proksima momento renversiĝis la aŭtomobilo, kiu kun terura fortego estis veturinta sur puŝoŝtonon. Ambaŭ ensidintoj estis jetataj trans la stratodeklivon en oranĝarban ĝardenon, kie ili senkonscie restis kuŝantaj. —

Kiam von Merten vekiĝis el sia senkonsciego, li vidis la larmoplenajn okulojn de Edito direktatajn sur lin kun esprimo de korega amo. Si estis metinta lian kapon sur sian sinon kaj klopodis per sia naztuko maleligi la sangon fluantan el la vundo, kiun kaŭzis la kuglo de Jameson, tuŝe trafinta lian kapon ĉe la maldekstra flanko. Apogante sin sur la maldekstra brako, von Merten volis sin levi, sed kun mallaŭta ekĝemo li refalis; la brako estis difektita per la falego.

"Kie estas Jameson?" li demandis.

Edito montris per la fingro al loko nur malmultajn metrojn malproksima. "Lia animo jam staras antaŭ la ĉiela juĝanto!" ŝi diris serioze.

"Ĉu li estas mortinta?"

Ŝi silente jesis per kapmovo. "Ŝajne nur malmultajn momentojn post la falego li ankoraŭ vivis", raportis Dumesnil, kiu estis alpaŝinta. "Li estis ĵetata kontraŭ arbotrunko, kaj lia kapo puŝegiĝis al ĝi tiel forte, ke lia kranio disfrakasiĝis. Sed restu trankvila, sinjoro