Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/159

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke Edito estas sola. Poste li lasis libera la trunkon, kiun li estis ekkaptinta, kaj iris, ne atentante la malsanulinon, kiu ŝajne pro senkonsciiĝo estis ferminta la okulojn, paŝon pli proksime al Edito.

"Jen — fraŭlino Mac Kennon!" li kriis. Lia voĉo sonis raŭke pro la grandega streĉo, kiun kaŭzis al li la regado de lia ekscito. "Cu mi rajtas demandi, kion la vortoj signifas, kiujn vi parolis?"

"Ke vi ne daŭrigu vian malnoblan faradon, murdinto de mia kompatinda amikino Alico Smith!"

"Vi scias tro multe, fraŭlino Mac Kennon! Tio ne estas bona! Mi bedaŭras pro vi, sed mi devas fermi vian buŝon!"

Kun mallonga ekrido de sarkasmo li rapide tiris revolveron el la poŝo, celis al Edito kaj pafis.

Sed ankoraŭ pli frue ol la kuglo estis forlasinta la tubon, von Merten estis alsaltinta kaj Editon terenĵetinta. Li sentis ion kvazaŭ baton kontraŭ la kapo, ne atentante ĝin. Sciante Editon ne difektita, li saltis trans la plektbarilon kaj en rapidega kuro persekutis Jamesonon, kiu ĉe la apero de la ne konata de li viro estis forkurinta. Jameson fuĝis en la domon, ĵetfermante post si la pordon kondukantan al la ĝardeno. Kiam von Merten volis malfermi ĝin, ĝi kontraŭstaris liajn penadojn; Jameson estis riglinta ĝin.

Rememorante la sciigon faritan de Dumesnil, Merten nun saltis trans la plektbarilon disigantan la ĝardenon de la olivarbareto, kaj en la momento, kiam Jameson, ne atendante la aŭtomobiliston, saltis en la aŭtomobilon kaj ekveturigis ĝin, Merten aperis antaŭ la angulo de la domo. La aŭtomobilo unue veturis nur malrapide. Per grandaj saltoj von Merten kurege sekvis ĝin. Jameson plirapidigis la veturon; sed antaŭ ol li plenmezure sukcesis en tio, Merten estis atinginta la veturilon. De