Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/158

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ankaŭ endanĝerigis la sukceson de lia tuta plano. Je la kreditletero li mem ne povis pagigi al si monon; tial li estis sciiginta al la banko, ke sinjorino Alico Smith estas malsana, kaj kunsendinte la kreditleteron, li estis petinta, ke oni sendu la monon. Ĉe tio li estis supozinta, ke fraŭlino WoodwelI ne rifuzos subskribi la nomon de Alico Smith. Se fariĝus konate, ke la laŭdira Alico Smith rifuzis subskribi kvitancon pri la monletero, kio ĉe la esploroj, eventuale farotaj de la asekursocieto, tute ne estus ekster ĉiu ebleco, ĉu tiam ne ekestus suspekto pri la identeco de la mortintino kun Alico Smith?

Momenton Jameson staris sendecide, kolerege grincigante la dentojn. Poste li ankoraŭ pli proksimigis sin al ŝi, havante teruran decidemon en la okuloj.

"Mi ne emas", li sible parolis al ŝi, "pro via malsaĝeco perdi ĉion. Aŭ vi subskribos — aŭ vi mortos!"

"Kompatema Dio! Ĉu vi volas murdi min?"

Jameson ne respondis, sed en liaj okuloj vidiĝis esprimo de senindulga, terura decidemo, kaj lia dekstra mano ekkaptis unu el la kusenoj kovrantaj la kadukan korpon de la malsanulino.

Merten volis antaŭensalti por ŝirmi la kompatindan viktimon kontraŭ ŝia turmentanto, sed Edito agis antaŭe. Ne plu estante kapabla senage rigardi, kiel la kompatindulino estis turmentegata, Edito leve rektigis sin. "Ne faru duan murdon, Franco Jameson!" klare sonis de ŝiaj lipoj.

La vizaĝo de Jameson paliĝis pro la neatendita aperajo. Li ŝanceliĝis, kaptis la trunkon, al kiu la kapa parto de la hamako estis fiksita, por apogi sin. La ekkono, ke nun ĉio estas perdita, superis lin.

Sed en la plej proksima momento li jam malkonsterniĝis. Li rapide ĉirkaŭrigardis, por konvinki sin,