Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

krome diris, ke li deziras vidi vin kiel la ne forgeseblan al li Alicon Smith. Ĉi tiu ideo kaptis lin tiel, ke li konsideras realeco tion, kion li mem nur pense kreis kaj formis. Tiel estas kompreneble, ke li ordonis al Credit Lyonnais, pagi la monon al sinjorino Alico Smith. Se vi nun rifuzas subskribi la kvitancon pri la monletero en ĉeesto de la poŝtisto, kiu estas sufiĉe stulta por enmanigi ĝin nur al vi persone, per la nomo Alico Smith, la letero estos resendata, kaj ni ne plu havos monon por vivi ĉi tie. Ĉu vi scias, kio tiam okazos al vi?"

Si silentis kaj rigardis lin per larĝe malfermitaj, timplenaj okuloj.

"En la hospitalon vi venos tiam, sur mizeran pajlokuŝejon", li senkompate daŭrigis. "En grandan ĉambregon, en kiu kuŝas nur grave malsanaj kaj mortantaj pacientoj, kaj poste vi estos retransportata Londonon, kie vi povos finvivi en malvarmo kaj nebulo!"

"Ĉion, ĉion alian, nur ne tion!" la malsanulino ekĝemis. "Nur resti ĉi tie en la sunbrilo, en la varmo!"

"Do faru tion, kio estas necesa, por ke vi povu resti ĉi tie!"

"Falsadon, ho Dio mia!"

"Malsaĝaĵo! Mi ja klarigis al vi, kiel la afero estas! Ĉitiukaze oni ne povas paroli pri falsaĵo! Sed mi ne plu emas konstante admoni vin en via propra intereso! Kiu ne volas aŭdi, tiu devas suferi! Ĉu vi volas subskribi, aŭ ĉu vi volas reiri Anglujon?" Lia voĉo iom post iom fariĝis pli laŭta kaj pli bruta; en la ekscito li por momento forgesis sian kutiman singardemon.

"Mi ne povas!" ŝi ĝemis, "mi ne povas!"

"Ĉu vi estas freneza?" li kriis, furiozega pri tio, ke ŝi per la rifuzo, kiu ŝajnis al li necedema obstineco, ne nur malhavigis al li grandan monsumon, sed eble