Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/156

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

leton, antaŭ ol ŝi montris sin al sia nova luanto, des pli, ke ĉi tiu ankoraŭ estis fraŭlo. Tiam Dumesnil jam venis tra la olivarbareto tiel rapidpaŝe, ke von Merten vidis, ke Dumesnil havis ne malgravan sciigon.

"Kio okazis?" li demandis la agenton.

"ĵus alveturis aŭtomobilo!"

"Ĉu malplena aŭ okupita?"

"Malplena. Verŝajne ĝi atendas lin."

"Supozeble li volas veturi al Monte Carlo aŭ al Nice."

"Ĉu mi sekvu lin?"

"Ne, tio estus sencela, kaj ni devas eviti ĉion, kio iel povus veki suspekton. Tial ankaŭ vi montru vin al li nur tiam, kiam estos nepre necese."

"Tre bone! Mi trovis bonegan observan postenon en malgranda arbusto, proksimume cent paŝojn pli supre. De tie mi povas superrigardi la tutan domon."

"Bone, reokupu ĝin!"

"Kaj kion mi faru, se Jameson forlasos la domon?"

"Tiam tuj informu min!"

Dumesnil reiris al sia posteno, kaj von Merten iris en la ĝardenon, por serĉi Editon. La interparolo kun sinjorino Delaroque ja ne estis urĝa.

Singardeme proksimigante sin al la posta limo de la ĝardeno li vidis Editon genuanta post la plektbarilo, dum sur la alia flanko, apenaŭ dek paŝojn malproksime de Edito, Jameson staris apud la hamako, en kiu kuŝis fraŭlino Woodwell. La flegistino ne estis videbla, Jameson ŝajne forsendis ŝin.

Merten kaŝis sin post la dika trunko de la platano, kiu jam hieraŭ servis al Edito kaj li kiel kaŝejo.

"Mi postulas", li aŭdis Jamesonon parolanta duoniaŭte, sed energie al fraŭlino Woodwell, "ke vi faru al mi ĉi tiun malgrandan komplezon. Mi jam diris al vi, kiajn monstrajn ideojn mia frato iafoje havas. Mi