Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/155

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Vi ja diris, ke hodiaŭ antaŭtagmeze ni tre precize devos observi la vilaon Deux Colombes", ŝi respondis. "Ĉu la arestordono alvenis?"

"Bedaŭrinde ne. Dumesnil ĵus estis ĉe mi, sed li ne kunportis ion. Post duona horo li revenos. Mi pensas, ke ni kunirigos lin."

"Kial?"

"Kruse estas sur la vojo al Wien; do, se mi lasus Dumesnilon ĉi tie, mi estus sen helpo, se ankoraŭ observado aŭ io simila fariĝus necesa. Mi ja ne scias, per kio tia neceseco povus esti alkondukata, sed en ĉi tiu rilato oni ne povas esti sufiĉe singardema. 'La neatenditaĵo — jen ĝi fariĝas okazaĵo!'30 Ĉi tiu poeta parolo valoras nenie pli ol en kriminalaferoj."

"Bone, ni kunirigu lin. Por mi nur estis grave, ke —" ŝi subite ĉesis.

"Nu, kio estis grava? Diru, fraŭlino Mac Kennon! Se vi havas kaŭzojn preferi, ke Dumesnil restu ĉi tie—"

"Ne ne, mi ne havas kaŭzojn."

Li rigardis ŝin mirigite. Subite venis al li ekpenso pri la aferstato: Ĉu ŝi eble preferus veturi kaj poste kunesti kun li sola, ol akompanate de Dumesnil? Sed ne — tia penso ŝajnis al li ridinda tromemfido, ĝi restu for!

Tamen la penso eble instigis lin, ke li, post la alveno en Mentone suprenirante kun Edito kaj Dumesnil la vojon al la vilao, petis Dumesnilon, singardeme observi la fronton de la konstruaĵo loĝata de Jameson kaj tuj informi lin, kiam ĉi tiu el- aŭ eniros ĝin. Por ĉiuj okazoj li donis al Dumesnil ankoraŭ havatan fotografaĵon de Jameson kaj precize priskribis al li, kiamaniere Jameson estis klopodinta aliigi sian eksteraĵon. Poste li vizitis sinjorinon Delaroque. Ŝi estis ankoraŭ en negliĝo, kaj kun la vanteco karakteriza al la sinjorinoj de sia nacio, sed en tia okazo tute ne kondamninda, ŝi volis fari tua-