Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/154

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vinkiĝis, ke la raciaj motivoj de la edzo estas rajtigitaj, ŝi cedu al ili same kiel la edzo faru tion en la kontraŭa okazo. Ŝi ne estu infane obstina kaj rigardu en tia cedo malfortecon, kiel bedaŭrinde nur tro ofte okazas. Tio, kion ŝi konsideras malforteco, ofte estas ĝuste la kontraŭo! Sur ĉi tiu bazo la geedzoj devas esti egalrajtaj, se el la edzeco ekfloru vera feliĉo, sed ne sur la bazo de reciproka absoluta libereco, kiu neniam povas konduki al feliĉo, ĉar ĝi nepre kontraŭas la veran esencon de la edzeco!"

Li silentis kaj serioze rigardis Editon, kiu fariĝis meditema. Poste li ridetis, ne pri ŝi, sed pri si mem.

"Nun vi ree nomos min pedanto", li diris. "Mi donas al vi lecionon pri la esenco de la edzeco, ne konsiderante, ke vi, kreskinta en tute aliaj cirkonstancoj, por miai opinioj apenaŭ povas havi la ĝustan komprenon. Mi estas vera germano kaj ne povas eligi min el mia haŭto!"

"Tio ja ne estas necesa!" Ŝi rigardis lin serioze en la okulon. "Bonan nokton!" ŝi poste subite diris, premis lian manon kaj foriris al sia ĉambro.

"Stranga estajo!" Kun ĉi tiu elkrio von Merten eniris sian ĉambron, kaj ankoraŭ longe li tien kaj reen paŝis en ĝi. Oni povas esti kapabla kriminalisto kaj esti farinta profundajn psikologiajn studojn, kaj tamen oni en certa okazo ne povas logike postdisvolvi la pensadon kaj faradon de virino. Pro kio ne?


Deka ĉapitro

Kiam von Merten la venontan matenon eniris la matenman-ĝan ĉambron, Edito jam venis renkonte al li en promena tualeto. Li esprimis al ŝi sian miron pri tio.