Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne konsentus? Eĉ kontraŭ tiu mi devus rezervi al mi la liberecon de mia faro!"

"Tiukaze vi povas edziniĝi nur kun malfortulo, sed ne kun viro en plena signifo de la vorto. Sed kun malfortulo vi ne povus fariĝi feliĉa, fraŭlino Mac Kennon! Nur tro baldaŭ vi malestimus lin!"

"Sed, se mi konsentus al mia edzo la saman liberecon, kiun mi pretendas por mi?"

"Ĉu tion vi nomas edzeco? La ĉielo gardu vin de ligo por la tuta vivo sur tia bazo!"

"Ĉu vi ne farus ĝin, eĉ ne kun virino, kiun vi amas?"

"Neniam! Tio signifus, jam de komenco efektivigi ambaŭflankan malfeliĉon. Virino, kiu min amus, vere amus, ankaŭ ne postulus tion de mi!"

Edito paliĝis. Ŝi vidis, ke li parolis kun seriozeco devenanta el firmega konvinko.

"Vi ne ĝuste komprenas la esencon de la edzeco!" li daŭrigis en pli milda tono, "Eble vi neniam ĝin ĝuste ekkonis. Edzecojn, kiel ili plej multe estas farataj en la distingitaj rondoj de Ameriko, aŭ pli vere, en la rondoj de la tre riĉaj amerikanoj, mi ne konsideras veraj edzecoj."

"Ĉu vi volas diri, ke tiuj edzecoj estas farataj nur pro financaj kaŭzoj, ke la amo ne ludas rolon ĉe ili? Vi eraras, sinjoro!"

"Tion mi ne volis diri. Sed kio estas la edzino en tiaj edzecoj? Idolo, pupo, kiun la edzo starigas sur piedestalon, por kiu mankas al ŝi la interna rajtigiteco. Kie estas ĉe tio la reciproka enpenetro de la animoj, sen kiu intima interrilato ne estas ebla? Nenion mi malpli celas, ol postuli de la edzino sklavan obeemon. Kompreneble ŝi montru siajn sentojn, siajn opiniojn, evoluigu kaj eĉ defendu ilin, se ili kontraŭas tiujn de la edzo; sed ŝi ne provu pravigi sin ĉiukaze. Se ŝi kon-