Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/152

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ludĉambregon por ludi, kaj mi ne rigardis la societon, kiu certe estas tre interesa!"

"Kompreneble ĝi estas tia; jam pro tio, ke preskaŭ ĉiuj, kiuj vizitas la ludejon, staras sub la plimalpli malkaŝe sin montranta influo de la sama pasio: de la ludo. Vi povas esti konvinkita, ke mi elkore malenvias al vi tiun interesan studon, sed nur tiam, kiam ni estos certaj, ke ni ne plu povas nuligi ĉiujn ĝis nun penege akiritajn sukcesojn. Tion vi devas kompreni, fraŭlino Mac Kennon! Povas daŭri nur ankoraŭ malmultajn tagojn, ĝis kiam vi ree estos absolute libera disponantino pri via faro!"

"Ĉu nun mi ne estas tia?"

"Ne! Nun vi estas morale devigita atenti miajn argumentojn."

" Vi esprimas tion tre milde. 'Obei miajn ordonojn', vi povus diri pli ĝuste!"

"Ni ne volas disputi pri vortoj. Mi tre bone komprenas, ke estas malfacile por vi atenti proteston. Gis nun vi estis ĉiam sendependa kaj povis sekvi ĉiun inspiron de la momento sen tio, ke iu rajtis protesti. Sed en la nuna okazo mi devas

persisti pri mia postulo, kaj ĉe trankvila, prudenta pripenso vi ne povos malpravigi min."

"Ĉu tio estas, ke mi nun ne estas prudenta?"

"Vi elkaptas, tute laŭ virina maniero, unu vorton, por ŝajne pravigi vin, dum vi instinkte sentas, ke la rajto ne estas ĉe via flanko. Tio ne estas konforma al via kutima sincera karaktero, Vi inklinas al nobla pensmaniero, firme konservu ĝin! Pro vi mem mi petas vin pri tio!"

"Vi lerte instruas moralon! Sed ĉu vi povas nei, ke vi pretendas aŭtoritaton pri mi, kiun mi eĉ al edzo