Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

proprajn legitimaĵojn li donis al tiu sinjoro Burke kaj ke ĉi tiu en Wien sin montras kiel Jameson. Tio estas malgranda komplezaĵo, kiu ĉe estontaj parencoj mirigas des pli, ke Jameson, se Burke eventuale ne estas informita pri la tuta afero kaj pro tio ne lia kunkulpulo, certe ankaŭ al Burke motivis sian peton pri tiu komplezo en tute kredebla maniero.“ — —

Post kiam en la vespero ili estis alvenintaj en Nice, ili unue iris al la poŝtejo, kie Kruse ankoraŭ ĉiam deĵoris. Merten donis al li la necesajn instrukciojn kaj poste komisiis lin, veture al Wien, tra Genova kaj Milano, kaj provi ekscii, kiu tie prezentas sin kiel Jameson.

En la polica direkcio la arestordono kontraŭ Jameson ankoraŭ ne alvenis. Merten petis la disponigitan al li polican agenton Dumesnil, en la venonta mateno anonci sin ĉe li kaj kunporti la arestordonon, se ĝi ankoraŭ alvenus ĝis tiam. Por hodiaŭ vespere ne plu estis io farota.

Kvankam jam estis sufiĉe malfrue, Edito estis espriminta la deziron, ankoraŭ veturi al Monte Carlo, por foje serĉi sian feliĉon en la ludo. Ŝi proponis, ke von Merten unue iru en la ludĉambregon, por vidi, ĉu Jameson estas tie. Se jes, ŝi kompreneble devus rezigni la ludadon.

„Kaj kio okazus, se li, unue ne estante en la ludejo, subite enirus ĝin kaj vidus vin tie?“

„Se li nun ne plu estas tie, li apenaŭ ankoraŭfoje iros tien.“

„Ne unu momenton ni povas esti certaj pri tio. Ne, fraŭlina moŝto, nia afero estas tro grava, bedaŭrinde mi ne povas cedi al via kaprico.“

„Ĉu kaprico vi nomas tiel naturan deziron? Ripetfoje mi jam estis ĉi tie, sed nur unu fojon mi eniris la