Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/150

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lasta momento! Antaŭ ĉio ni devas gardi nin, iamaniere fari lin suspektema. Esperebla fraŭlino Woodwell silentos pri la interparolo kun vi!“

„Estas plej altgrade por ŝia propra bono, ke ŝi faru tion!“

„Ne plu tute, post kiam vi promesis al ŝi, en okazo de malpaciĝo kun Jameson anstataŭi ĉi tiun!“

„Do mi faris eraron per la promeso, ĉu jes?“

„Mi ne povas nei tion. Sed espereble ĝi restos sen konsekvencoj. Se mi nur estus atentiginta vin pri tio!“

„Vi tute ne povis antaŭvidi, ke mia interparolo kun fraŭlino Woodwell havus tian rezulton. Vi ne estas kulpa pri tio, vere ne!“

„Ĉiukaze estos bone, ke ni tre precize observos la transan vilaon. Hodiaŭ tio apenaŭ estos necesa; la vespero proksimiĝas, kaj la malsanulino baldaŭ estos enlitigata. Sufiĉas, se ni ankoraŭ observos ŝin, ĝis kiam tio okazos. Vespere aŭ nokte Jameson certe ne iros al ŝi. Tiam ni trankvile povos reiri al Nice, por venigi mian suboficiston de lia posteno. Nun, kiam ni scias, kie Jameson restadas, plua prigardo en la poŝtejo ne estas necesa; ĝi nur povus malutili, vekante la suspekton de Jameson. Pli bone mi sendu la suboficiston al Wien!“

„Kion li faru tie? Ĉu li serĉu la malveran sinjoron Jameson?“

„Tute prave. Mi konjektas, ke iu sinjoro Burke, parenco de tiu Adelo Burke, en Wien ludas la rolon de Jameson.“

„Kio estigis ĉi tiun konjekton ĉe vi?“

„Ĉar Jameson ĉi tie sin montras kiel sinjoro Burke, li, la tre singardema, certe havas ankaŭ legitimaĵojn por ĉi tiu nomo. De kiu? Kompreneble de sinjoro Burke. Kio do estas pli proksima ol la penso, ke siajn