Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/149

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al mi la arestordonon, verŝajne nur morgaŭ matene estos enmanigata tie. Sekve la arestordono, se ĝi telegrafe estos donata, povos esti en Nice morgaŭ posttagmeze. Sed se ĝi jam estas donita laŭ mia telegramo, kion mi esperas, ĝi estas, telegrafe transigite, jam nun en Nice en la polica direkcio; letere sendite ĝi plej frue morgaŭ antaŭtagmeze povos esti ĉi tie. Ĉiukaze vi devas paciencigi vin nur ankoraŭ mallongan tempon, por sen danĝero povi kunesti kun fraŭlino Woodwell."

"Kiu scias, ĉu ŝi ankoraŭ vivos tiel longe! Por la plej malbona okazo mi ja povus kunpreni revolveron!"

"Mi ne povas kaj ne rajtas konsenti pri tio, ke vi elmetu vin al tia danĝero! Pripensu: se Jameson surprizus vin en interparolo kun fraŭlino Woodwell, li, tuj ekkonante, ke ĉio estas perdita, ektimiĝus de nenio, eĉ ne de dua murdo, des malpli, ke tia sola povus certigi al li la frukton de lia unua krimo! Ne, fraŭlino Mac Kennon, via homamo tre honoras vian koron, sed la danĝero estas tro granda! Tio ne povas kaj ne rajtas esti!"

Si silentis, kaj li vidis ĉirkaŭ ŝia buŝo rideton, kiun li ne sciis klarigi al si. Ĉu ŝi konsideris lian zorgon troigita? Aŭ ĉu ŝi ĝojis pri ĝi?

"Ni nun estas kolektintaj", li daŭrigis, por instigi ŝin al alia penso, "premegantan pruvmaterialon kontraŭ Jameson. La lasta ero en la ĉeno estos la grizeflava vesto, en kiu devas manki la malgranda peceto, kiun mi trovis ĉe la fervoja taluso kaj konservis en mia leterujo. La malgranda truo intertempe certe estas riparita; tion ni konstatos post la aresto al Jameson. Se mi nur havus la arestordonon!"

"Nun la krimulo ja ne plu povas eviti sian punon, ĉu ne?"

"Ne estus la unua fojo, ke tio tamen okazus en la