Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/148

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

'Jes. Vi venis el London, kie vi antaŭe estis instruistino/

'Ho, mi petas, ne lasu ekscii sinjoron Burke, ke vi konas min. Li diris al mi, ke mi devus reiri Londonon, se iu ekscius,

kiu mi en vero estas. Lia frato, kiu laŭdire estas tre riĉa viro, dum li mem nur havas ĝuste sufiĉe por vivi, donis la monon por la vojaĝo kaj por mia porvivo ĉi tie, kaj ĉi tiu frato, kiu estas iom stranga homo, faris tion, ĉar iam li amis iun sinjorinon Smith, kiu mortis de la ftizo. Li konstante je siaj kostoj igas flegi malsanulinon ĉi tie, sed li postulas, ke ŝi estu traktata kiel sinjorino Alico Smith kaj ankaŭ surhavu la vestojn de la mortintino. Li volas havi la iluzion, ke estas lia iama amatino, kiu ĉi tie ankoraŭ vivas/"

"Ho, Jameson elpensis tre belan fabelon!" Merten kriis. "Efektive, li estas talenta fripono!"

"Vere! Mi trankviligis ŝin kaj diris al ŝi, ke mi ne perfidos ŝin. Sed, se sinjoro Burke efektive intencus resendi ŝin Londonon, kion ŝi treege timas — estis kortuŝe, kiam ŝi diris, ke en la milda aero ĉi tie ŝi sentas sin tre bonfarta kaj certe ĉi tie resaniĝos — mi promesis al Ŝi, en ĉi tiu okazo zorgi pri tio, ke ŝi restos ĉi tie kaj ke mi prenus sur min la kostojn. Ho, kiel ŝi ĝojis!

Merten prenis la manon de Edito kaj premis varman kison sur ĝin. Si iom ruĝiĝis. "Tio ja nur estis devo al tiel kompatinda estaĵo", ŝi diris simple. "Sed volonte mi dezirus morgaŭ ankoraŭfoje kunesti kun la kompatindulino, por povi konsoli ŝin. Ĉu tio estos aranĝebla?"

"Vi povos fari tion daŭre, kiam Jameson estos arestita. Sed ĝis tiam la danĝero estas tre granda. Mia letero al la prokuroraro, laŭ kiu oni eble nur sendos