Paĝo:Fervoja Esperantisto - Marto 1914.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
AL NIAJ LEGANTOJ

« Fervoja Esperantisto » alportas al ĉiuj siaj anoj siajn plej bonajn bondezirojn.

Ĝi estus farinta tion pli frue, se ĉiuj ĝiaj abonantoj estus donintaj al ĝi pli frue monrimedon, sendante sian kotizaĵon tuj post la komenco de la jaro. Ĝi petas amike ĉiujn, kiuj malfruas, sendi la kotizaĵon kiel eble plej baldaŭ al S-ro George Chilot, en Villeneuve-St-Georges, kiu estos al ili tre dankema.

Estas je necese, se ni deziras, ke nia gazeto aperu regule, ke regule ankaŭ la abonantoj sendu abonprezon.

« Fervoja Esperantisto » devus esti la plej interesa kaj la plej grava gazeto el la esperanta gazetaro, ĉar la fervojistoj estas pli multenombraj, ol la aliaj oficistoj. Ĝi tia fariĝos, se ĉiu abonanto prenas sur sin la taskon varbi almenaŭ unu abonanton. Duobligante sian nombron, la vivo de « F. E. » estus certigata, ne bezonante peti aldonmonon de kamaradoj.

Por faciligi la propagandon, « F. E. » aperos de nun ilustrita per belaj pejzaĝaj bildoj de Francujo, kiuj donos al ĝi efektivan ĉarmon kaj valoron.

Do, al la laboro, kamaradoj, ke ĉiu el ni varbu abonanton, kaj F. E., iĝanta pli kaj pli grava, pli kaj pli interesa, estos la ligilo, kiu unuigas ĉiujn esperantistajn fervojistojn, kaj kiu permesos al ili plenumi sian plej karan deziron : disvastigi Esperanton inter la fervojaj oficistoj.

LA REDAKCIO


Karaj Kolegoj Fervojistoj !

Esperanto jam staras sur firma bazo, kiel niaj mondkongresoj kaj la progresado de la Esperantomovado ĝin pruvas. Tamen nia Asocio ne sukcesas, ĉar la kamaradoj ne sufiĉe ĝin subtenas. Tiu tre bedaŭrinda stato ne povas daŭri. Mi scias, ke multe da fervojistoj estas tre lertaj kaj oferemaj Esperantistoj, sed ili nur ĝenerale laboras por Esperanto kaj ne por nia