Paĝo:Fervoja Esperantisto - Marto 1914.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Asocio. Tamen nur la komuna praktika apliko de Esperanto povos iam efektivigi nian celon.

Tial ĉiu fervojisto subtenu nian Asocion kaj pagu denove sian kotizon kaj abonprezon.

Kiu ĝis nun ne estas membro, bonvolu turni sin al nia sekretario, S-ro Alfred Petzold en Leipzig, Scharnhorststrasse 43 I. — La abonprezo (1 Sm.) estas sendota al S-ro George Chilot, en Villeneuve-St-Georges (Francujo).

Szymanowski
Teknika supera Sekretario
Vicprezidanto de la Internacia Asocio
de la Esperantistaj Fervojistoj.

Bromberg, Werderstr. 23 I.



A. BERLANDE

Ĉiuj niaj samideanoj estas antaŭsciigitaj individue de la morto de nia kolego Berlande. Tiu individua avizo estis sendita je la peto de la Esperantista Grupo de Villeneuve-St-Georges, kiu remetis al nia Asocio, por tiu sendo, la restaĵon de la kolekto faritan inter siaj membroj por aĉeto de florkrono al nia bedaŭrata kolego.

Lia vidvino, al kiu ni esprimis en la nomo de nia Asocio niajn funebrajn kondolencojn, adresas siajn dankojn al ĉiuj kamaradoj, kiuj skribis al ŝi okaze de la morto de ŝia kara foririnto.

Berlande naskiĝis en Ivry apud Parizo, en la jaro 1868. Li estis fervojista oficisto depost 1894. Li ripozas nun en Arles, urbo de sia vidvino.

La funebra ceremonio okazis en Villeneuve-St-Georges, la 16-an de Januaro.

Tri paroladoj estis eldiritaj ĉe la stacio de Villeneuve-St-Georges, antaŭ la veturigado de la korpo de nia tre bedaŭrata amiko.