Paĝo:Fervoja Esperantisto - Marto 1914.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ni citas ĉi tie nur tiun de S-ro Vatan, direktoro de la lernejoj de Villeneuve-St-Georges, en la nomo de la Esperantista Grupo de la urbo.

Per vortoj kortuŝantaj S-ro Vatan memorigis la vivon de nia amiko, kiu batalis de multaj jaroj por Esperanto.

Li memorigis ankaŭ la fondon de nia Asocio, dirante, ke la nomo de nia kamarado restos eterne en la koro de la esperantistaj fervojistoj.

Fine S-ro Vatan, sin turnante rekte al nia mortinta kolego diris :

« Aŭskultu ankoraŭ unu fojon, kara samideano, le vortojn, kiujn vi amis aŭdi :

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko. »

Post lasta adiaŭo al nia amiko, le ĉeestantoj disiris kortuŝate, pensante pri la doloriga perdo de la neforgesebla fondinto de nia Asocio.

G.


Torfa pulvoro por hejtado de lokomotivoj.
(Fino.)

Torfpecojn oni ne povis uzi en pli granda miksaĵo kun ŝtonkarboj ol ĝis 5 %. La laboro bezonata por la hejtado per torfa pulvoro estas efektive nula, ĉar ĝi okazas aŭtomate ; pro tio la hejtisto povas direkti sian atenton pli al la observado de la reloj kaj signaloj. Kiam oni uzis torfpecojn, rezultis, ke la laboro de la enŝovelado estis tiel granda, ke oni estis devigita pliigi la hejtistpersonaron. Dum la hejtado per torfa pulvoro oni povas ricevi el la sama lokomotivo la samgrandan efikon pri forto, kiel dum la hejtado per ŝtonkarboj. Dum la hejtado per torfpecoj, la fortefiko de la lokomotivoj estis malpliatiĝinta tiamaniere, ke oni estis devigita pliigi ilian nombron kaj eventuale eĉ konstrui aŭ havigi al si novajn kaldronojn. Por la hejtado per la torfa pulvoro oni ne devas aliformigi la kaldronojn, sed nur provizi je fajra instalaĵo.