Paĝo:La Esperantisto - Julio 1892.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne volas morti: laŭ ĝiaj leĝoj mi devas morti, sufokiĝinte de manko de aero. Por kio do estis tiuj jaroj de ekzistado tie, sur la supraĵo de la tero, jaroj plenaj de neefektiviĝintaj revoj, suferado, obstina batalado por la rajto vivi kaj maloftaj, maloftaj lumaj minutoj? Kian celon, kian sencon havis tiu komedio, kiu finiĝis per tia monstra fino? Tiu ĉi demando, kiu maltrankviligas ne multajn kaj eĉ de tiuj estas forĵetata kiel sencela, por mi, viva malvivulo, montriĝis sole ne senenhava demando. La tuta estintaĵo subite kun frapanta klareco leviĝis antaŭ mi; pentraĵoj el la estintaĵo pasis unu post la alia, kaj eĉ la plej palaj el ili elnaĝadis el la profundo de la senkonscia memoro kun tia klareco, kia ordinare estas eble nur por impresoj de hieraŭ. Mi kuŝis, ferminte la okulojn kaj simple vidis, kiel scenoj el miaj vivo kun magia rapideco sekvadis unu post la alia. kaj subite mi ekvidis unu el tiuj scenoj, kies memoron oni ordinare pelas de si kaj kies rememoron oni ĉiam penas silentigi en si kaj kiuj en tiaj minutoj, kiajn mi nun travivadis, kun aparta forto eliras eksteren. Prezentiĝis al mi malbela sceno el la tagoj de mia juneco: mi, kolerigita per io tute flanka, senkompate batis mian hundon. Tiu ĉi hundo distingadis sin per granda kvieteco kaj sincere min amadis. Kaj mi ekvidis ĝian kvietan vizaĝon kun esprimo de sufero en la okuloj, kaj tiuj ĉi malgajaj okuloj bruligis min per silenta riproĉo, kaj mi sentis per la brulado de la vizaĝo, kiel koloro de honto denove ĝin kovris. Se krimo estas elaĉetata per turmento de la konscienco, mi fine elaĉetis tiun ĉi abomenan agon per tiaj minutoj da maldolĉa honto kaj brula sufero, kiajn mi neniam volus travivi denove. Per nekredebla streĉo de la volo mi forpelis de mi tiun ĉi teruran vidaĵon kaj koncentris mian atenton sur novaj figuroj kaj pentraĵoj. Mi vidis min jen kiel infanon, ludantan sur la korto de nia malnova domo, jen kiel knabon sur la benko de lernejo, jen kiel jam grandan homon — en la vojo, sur la ĉaso, en mia oportuna kabineto, el kie mi estis elportita kiel mortinto per la manoj de vivantaj. Kun aparta heleco prezentiĝis al mi du pentraĵoj: unu el la nemalproksima estintaĵo, la alia el mia infaneco. Mi vidis la arbaron, en kiu mi ofte ĉasadis antaŭ du jaroj, kaj subite blovis sur min malseka malvarmeto de ĝia densa internaĵo kaj ĝia potenca saniga aromata, kiun mi kun tia amo tiel avide enspiradis, kiam mi tutajn horojn vagadis en ĝi. Mi vidis ĝin en varmega tagmezo kaj en vespero, kiam la lastaj radioj lumis sur ĝia supro, kaj tiu ĉi detalo de sia flanko elvokis unu el la plej fortaj subiro de la suno ĉiam metadis min en silentan malgajon. Mi rampadis sur la tegmenton de la kelo kaj observadis de tie, kiel la estingiĝanta suno malrapide kaŝadis sin post la najbaraj konstruoj, kaj ia stranga maltrankvileco min atakadis. Mia imago pentris tiun ĉi scenon kun tia forto, kvazaŭ mi alestus ĉe efektiva subiro de la suno. Kaj subite la antaŭa sopirado denove venis al mi kaj mi denove eksentis, la tutan teruron de mia situacio. Mi denove eksentis, ke estas al mi malvaste, ke mankas al mi lumo kaj aero, kaj mi denove komencis sufokiĝadi.

Mi kuŝiĝis sur flankon kaj komencis aŭskultadi. Por kio? mi demandis min mem: tute egale mi nenion povis aŭdi. Ĉu estas tago aŭ nokto tie, supre? Mi ne sciis tion ĉi kaj ne povis sciiĝi. Surda, premanta silento kaj absoluta mallumo ĉirkaŭis min. Sur la tero eble eĉ estis tago, sed ĉe mi estis netrapenetrebla nokto. Sed se supre estas tago, iu povus viziti la mortintejon, eble povus aŭdi bruon el mia