Paĝo:La Esperantisto - Julio 1892.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

havus sencon — mi devus levi pezon de pli ol 2000 kilogramoj: por tio ĉi ne estus sufiĉa eĉ la forto de Samsono. Sed kion povis al mi doni eĉ la forto de dek Samsonoj, kiam mi ne havis eĉ liberecon de movado. Mi subite eksentis, ke estas al mi terure malvaste, kaj la konscio de tiu ĉi malvasteco komencis elvokadi en mi rekte fizikajn suferojn. La penso, ke super mi kuŝas dumetra tavolo da tero, faris sur min tiel premantan impreson, kvazaŭ tiu ĉi maso premus ne sur la kovrilon de la ĉerko, sed rekte sur mian bruston. Mi komencis sufokiĝi. En teruro mi turnadis min de unu flanko al alian, premadis per la manoj kaj genuoj la kovrilon de la malbenita ĉerko, kun kolerego penadis deŝiri ĝin, kaj fine, perdinte la fortojn, mi eletendis min sur la fundo de mia malliberejo. Larmoj de furiozeco atakas min, kaj mi ilin ne retenis.

Mallumegaj, koleraj pensoj komencis min atakadi. Por kio mi devas elportadi turmentojn, kiuj superas ĉiujn elpensojn de la inkvizicio? Kial el centoj kaj centoj da miloj mi sola, ĝuste mi, ricevis ilin, mi, plena de fortoj, esperoj, atendoj? Mi kuŝas sub la tero kaj devas kalkuli la minutojn, kiuj apartigas min de la morto, vidi kiel ĝi pli kaj pli proksimiĝas al mi, dum dekoj da miaj konatoj senzorge babilas, gajas kaj tiel same malmulte pensas pri la morto, kiel malmulte ankaŭ mi pensis kiam mi estis inter ili. Ili vivas, kaj mi ne sole estas fordonita al la morto, sed estas ankoraŭ elmetita al la plej rafinitaj suferoj, kiujn nur povas havis homo. Kie estas la justeco, mi demandadis min, kaj mi ne povis ne vidi, ke ne ekzistas situacio, en kiu la sensenceco de simila demando estus pli klara ol en la mia. Pri kia justeco povas esti parolo tie, kie la aferon decidas okazo? Ĉu ne per ia fatala malkompreniĝo mi troviĝis tie, kie pli ĝuste devus sin trovi multaj el la restintaj sur la tero? Okazo, blinda okazo ludas kun ni, kaj ĉiuj ni estas tiom miopaj aŭ malkuraĝaj, ke ni ne vidas tion, kio frapas al ĉiu en la okulojn. Sur ĉiu paŝo ni mensogas al ni, trompas nin mem, kaj ĉio tio ĉi nur por fine diri al ni mem, ke ni estis memvolaj blinduloj. Por kio? En tiu ĉi minuto mi malamis tiun saman vivon, al kiu mi ĵus tiel pasie min ŝiris. Se mi ne estus naskita, mi diris al mi, mi nenion perdus kaj senfine multe gajnus jam per tio sola, ke mi ne suferus tion, kion mi devis suferi nun. Kaj tion ĉi, kion mi nun elportas, mi dankas al tiu krima malŝato, kun kiu la homoj sin tenas rilate la morton de alia, al tiu malnobla rapideco, kun kiu ili penas liberiĝi de siaj mortintoj. Senpotenca kolero min sufokadis, kolero kontraŭ la societo, en kiu estas eblaj tiaj okazoj, kontraŭ ĝiaj moroj, kontraŭ ĉiuj vivantoj, kontraŭ la tuta mondo.

Ĉio estis finita kun la vivo: mi pli ne apartenis al ĝi. Tie, supre, ĝi bolas, kiel ĝi bolis milojn da jaroj antaŭ mi, kaj kiel ĝi daŭrigos boladi post mi. Kio ĝin interesas, ke unu el ĝiaj portantoj estas ĵetita inter malvivulojn kaj post kelkaj horoj mem fariĝos malviva? Kion signifas por ĝi aparta persono? Milionoj da homoj mortadis antaŭ mi kaj milionoj deirados en la profundaĵon de la mortintejo post mi, kaj novaj milionoj, plenaj de pasio de vivo, okupados ilian lokon, kiel unu vico da ondoj anstataŭas la alian sur la supraĵo de la akvo. Mi ekmemoris la vortojn de Schopenhauer: la naturo zorgas nur pri la gento; la individuo estas por ĝi nulo. Kaj nur tie ĉi, ne la mallumo de la tombo, forgesita de la vivo, kiu tute ne interesis sin je mi, mi komprenis la tutan maldolĉan ĝustecon de tiuj ĉi teruraj vortoj. Mi estas nulo por la naturo, kaj al ĝi estas tute egale, ĉu mi volas aŭ